Villanueva de Huerva

municipo en Zaragozo

Villanueva de Huerva [biljaNŬEba deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villanueva estas tradukebla al Nova Vilaĝo, dum Huerva estas aludo al la trafluanta rivero.

Villanueva de Huerva
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50153
Demografio
Loĝantaro 385  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 1° 2′ U (mapo)41.354376-1.0358405Koordinatoj: 41° 21′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 535 m [+]
Areo 78,378451 km² ( 783 7.8 451 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Huerva (Provinco Zaragozo)
Villanueva de Huerva (Provinco Zaragozo)
DEC
Villanueva de Huerva
Villanueva de Huerva
Situo de Villanueva de Huerva
Villanueva de Huerva (Hispanio)
Villanueva de Huerva (Hispanio)
DEC
Villanueva de Huerva
Villanueva de Huerva
Situo de Villanueva de Huerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Huerva [+]
vdr

Geografio redakti

Villanueva de Huerva estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Campo de Cariñena sude de tiu de Mezalocha kaj norde de Aguilón.

La loĝloko mem estas je 45 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 790 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Mezalocha norde, Fuendetodos oriente, Tosos kaj Aguilón sude, kaj Cariñena oriente. La nord-suda akso estas la regiona ŝoseo A-1101 kiu sekvas la valon de la rivero Huerva. La orient-okcidenta akso estas la regiona ŝoseo A-220.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En Mezepoko estis murego kaj onto, kio aperas en la municipa blazono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villanueva de Huerva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 412 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la kuŝejo de iknitoj de dinosaŭroj El Paso, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti