Aguilón

municipo en Zaragozo

Aguilón [agiLON] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Aguilón estas komprenebla kiel Aglego, ĉu laŭ ĝusta etimologio aŭ ne; ĉiuokaze en la municipa blazono aglo eltenas la regionan simbolon.

Aguilón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50155
Demografio
Loĝantaro 268  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 3′ U (mapo)41.295028833333-1.046726Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 683 m [+]
Areo 59,452066 km² ( 594 5.2 066 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguilón (Provinco Zaragozo)
Aguilón (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Aguilón
Aguilón (Hispanio)
Aguilón (Hispanio)
DEC
Situo de Aguilón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguilón [+]
vdr

Geografio

redakti

Aguilón estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Campo de Cariñena sude de tiu de Villanueva de Huerva kaj oriente de tiu de Tosos.

La loĝloko mem estas je 55 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 683 msm oriente de la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Villanueva de Huerva norde kaj Herrera de los Navarros sude, dum tute apude estas Tosos kaj oriente iom pli for Azuara.

Historio

redakti

Aperis restaĵoj de Paleolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko. En la finaj jarcentoj de la Romia Imperio kreiĝis vilaoj el kiuj eble unu estis de familio Aquilo aŭ Aquilonis, deveno de la loknomo.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En tiu epoko diversaj ekleziaj institucioj rivalas por la posedo. Post la malvenko de la nobeloj kiuj estis apogantaj la Infanton Fernando de Aragono, kontraŭ la reĝo de Aragono Pedro la 4-a, en la batalo de Epila en 1348, oni konfiskis la lokojn kaj kastelojn de Ayles, Botorrita, Tosos kaj Aguilón, kiuj estis de Ramón de Anglesola, kaj oni donis ilin al Elvira López de Eslava, edzino de la reĝo. Poste Blasco Fernández de Heredia estis la senjoro de Botorrita kaj Aguilón, kaj siavice lia filo Blasco Fernández de Heredia y Ruiz. En 1388 oni atribuis al li ankaŭ la lokojn Fuendetodos, Acañiciello, Ayles, Xaulín, María kaj Mediana. Juan Fernández de Heredia y Larraz, Juan Fernández de Heredia y Palomar, Juan Fernández de Heredia y Villalpando, estis senjoroj de Botorrita, Aguilón kaj Tosos. Ĝi apartenis al tiu familio ĝis en 1576 Joan Pérez de Almazán kaj Catalina Fernández de Heredia vendis ĝin al la reĝo Filipo la 2-a, kaj tiu siavice donas ĝin al la Komunumo de Domaroj de Daroca, ene de la Sesma de Tras-sierra. [1]

En 1921, nome la 20an de Septembro, okazis unu el la plej teruraj okazaĵoj en Aguilón laŭlonge de la historio, nome inundo kiu okazigis 17 mortojn, detruon de 40 domoj, senhejmigon de pli ol 200 personoj kaj nombrajn vunditojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aguilón kie oni malaltiĝis el milo da loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 234 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo

redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Antonio Almagro Gorbea, El castillo de Mora de Rubielos. Solar de los Fernández de Heredia; Diarte Lorente, La Comunidad de Daroca: plenitud y crisis.