Longares

municipo en Zaragozo

Longares [lonGAres] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Longares
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 852  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 1° 10′ U (mapo)41.401944444444-1.1677777777778Koordinatoj: 41° 24′ N, 1° 10′ U (mapo) [+]
Alto 531 m [+]
Areo 45,963015 km² ( 459 6.3 015 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Longares (Provinco Zaragozo)
Longares (Provinco Zaragozo)
DEC
Longares
Longares
Situo de Longares
Longares (Hispanio)
Longares (Hispanio)
DEC
Longares
Longares
Situo de Longares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Longares [+]
vdr

Geografio redakti

Longares estas municipa teritorio en la centro de la komarko Campo de Cariñena sude de tiuj de Alfamén kaj Muel kaj norde de Tosos; krome estas inter Cariñena okcidente kaj Mezalocha okdcidente.

La loĝloko Longares mem estas je 39 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 876 msm okcidente de la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Muel nordoriente kaj Cariñena sudokcidente laŭ la aŭtoŝoseo A-23 (Autovía Mudéjar).

Nordokcidente: Alfamén Norde: Muel Nordoriente: Mezalocha
Okcidente: Cariñena   Oriente: Mezalocha kaj Villanueva de Huerva
Sudokcidente: Cariñena Sude: Cariñena kaj Tosos Sudoriente: Tosos

Historio redakti

 
Municipa blazono de Longares.
 
Preĝejo de N. S. de la Asunción.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. La historio de Longares estas tre ligita al tiu de Zaragozo. Tiu influo de la zaragoza municipo pluis dum jarcentoj, kaj restis en la municipa blazono de Longares, kiu estas tre simila al tiu de Zaragozo, kun stara leono. Dum la Milito de Hispana Sukcedo Longares restis en la flanko de la centra reĝo kontraŭ la ĝenerala tendenco de Aragon-Katalunio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Longares kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 876 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava preĝejo kun antaŭa fortikeca turo, Gastejo Santa Teresa, Fonto Machos kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti