Pleitas [PLEJtas] estas municipo de Hispanio, en la suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Pleitas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50297
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 1° 12′ U (mapo)41.7112771-1.2028208Koordinatoj: 41° 43′ N, 1° 12′ U (mapo) [+]
Alto 258 m [+]
Areo 2,143389 km² (21 4.3 389 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pleitas (Provinco Zaragozo)
Pleitas (Provinco Zaragozo)
DEC
Pleitas
Pleitas
Situo de Pleitas
Pleitas (Hispanio)
Pleitas (Hispanio)
DEC
Pleitas
Pleitas
Situo de Pleitas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pleitas [+]
vdr

Geografio redakti

Pleitas estas municipa teritorio en la suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sudoriente de Pedrola kaj okcidente de apuda Bárboles trans la rivero Jalón, kaj sude de Figueruelas kaj Alagón ĉe meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Pleitas mem estas je 34 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 258 msm. La loĝloko estas sude de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiu konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, Pleitas.
 
Azudo de Pleitas.

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, pro kio oni devis fari novan reloĝadon.

En la 13-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kune kun farunmuelejo post jura konflikto. Ekde 1316 okazis konfliktoj pro irigacio kun Pedro de Luna, ĉefepiskopo de Zaragoza, kio pluis ĝis 1626, kiam oni rekonstruis la azudo kaj irigacikanaleton de Pleitas. En 1820 oni aprobis la regulojn por la regado de la kanaleto de Luceni, Boquiñeni, Plasencia, Bardallur, Pleitas, Pedrola kaj Figueruelas.

Pleitas demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Pleitas oni malaltiĝis pro malproksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro ĝis nunaj nur 38 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en proksima Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno, la ermitejo de Sankta Mikaelo, la muregoj (18-a jarcento, sur kiuj nun iras la Imperia Kanalo de Aragono), la trajnstacio (1863), kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti