Alcalá de Ebro [alkaLA dEbro] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Alcalá de Ebro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50691
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 1° 12′ U (mapo)41.8140364-1.194081Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 12′ U (mapo) [+]
Alto 223 m [+]
Areo 9,9 km² ( 990 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá de Ebro (Provinco Zaragozo)
Alcalá de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Alcalá de Ebro
Alcalá de Ebro
Situo de Alcalá de Ebro
Alcalá de Ebro (Hispanio)
Alcalá de Ebro (Hispanio)
DEC
Alcalá de Ebro
Alcalá de Ebro
Situo de Alcalá de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá de Ebro [+]
vdr

Geografio redakti

Alcalá de Ebro estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Pedrola sudokcidente kaj Torres de Berrellén nordoriente, iom sude de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Alcalá de Ebro mem estas je 34 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 223 msm ĉe la rivero Ebro. Sude de la loĝloko ĉe Pedrola estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) inter Alagón sudoriente kaj Gallur nordokcidente.

Historio redakti

 
La preĝejo.

La araboj lasis irigacian reton kaj havis defendokastelon; fakte la loknomo Alcalá signifas en araba kastelon. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loko apartenis al la familio Luna kaj poste al la dukoj de Villahermosa, instalitaj en Pedrola.

Alcalá de Ebro demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Alcalá de Ebro oni malaltiĝis ĝis nunaj 239 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en Figueruelas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti