La Barings Bank (Banko de la Baringoj, familio Baring) estis brita investa banko.

Barings Bank
merchant bank vd
Dum 1762 - 26-a de februaro 1995
Jura formo public limited company
Fondintoj Sir Francis Baring, 1st Baronet vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de ING Grupo vd
vdr

Ĝi estis fondita en 1717 fare de Baring en Exeter. Ties filo translokigis la bankon en 1762 al Londono kaj fondis tie la entreprenon John & Francis Baring & Co. Barings iĝis en la 19-a jc. - krom la banko de Rothschild - gvidanta londona banko. La banko ekzemple financis en 1803 la aĉeton de Louisiana por Usono.

La riskaj kaj nepermesataj interezo- kaj valutospekuladoj de la valorpapera komercisto Nick Leeson en Azio kaŭzis la 26-an de februaro 1995 perdon de 1,4 miliardoj da USD kaj tiel bankroton de la Barings Plc. La entreprenon aĉetis la nederlanda ING je simbola prezo de unu brita pundo.[1]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/05, paĝo 18: Profitĉasado ruinigas bankon verkita de Roland Rotsaert.