Esperanto-domo Barlaston
De 2001 ĝis 2024 la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) troviĝis en la vilaĝo Barlaston, kelkajn kilometrojn sude de la urbo de Stoke-on-Trent, en la provinco Staffordshire de Okcidentmezlanda Anglio. La konstruaĵo nomita Esperanto House aŭ Esperanto-Domo havis rilaton kun la apuda Memora Kolegio Wedgwood, kiun ĝi uzis por kursoj kaj kunvenoj. La Biblioteko Butler, kiu enhavis la kolekton de Montagu Christie Butler, ankaŭ troviĝis en la samaj konstruaĵoj.

Formale la konstruaĵo estis inaŭgurita per solenaĵo la 17-an de septembro 2002 fare de Renato Corsetti, tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
En 2024 EAB nuligis sian lukontrakton pri tiu domo kaj denove ekuzis poŝtadreson en Londono.

Vidu ankaŭ
redakti- fraŭlino Emily Barlaston
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de Esperanto-Asocio de Britio Arkivigite je 2012-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 52° 56′ 35″ Nordo 2° 09′ 49″ Okcidento / 52.943029 °N, 2.16371 °U (mapo)