Ciucul de Sus

(Alidirektita el Baseno de Superĉiko)

Ciucul de Sus [ĉukul de sus] (Baseno de Superĉiko; hungare: Felcsík) estas la plej norda intermonta baseno de Baseno de Ĉiko inter la ĉikaj basenoj laŭ la supera fluo de Olt (rivero). Okcidente la Nordhargitao kaj oriente la bloko de Hăşmasul Mare kaj la montspino de Naŝkalato limas la basenon. Estas dense loĝata valo. La komunumoj denorde alsude estas la jenaj: urbo Bălan, Sândominic, Tomeşti, Ineu (Ciuc), Cârţa (Harghita), Dăneşti, Mădăraş, Siculeni, Satu Nou, Racu, Ciceu. Oriente de tiuj: Frumoasa, Nicoleşti, Mihăileni, Nădejdea, Văcăreşti, Livezi.

En somero de la jaro 1907 Béla Bartók kolektis tie pli ol 200 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.

Eksteraj ligiloj redakti