Bassaricyon neblina

La olingeto (Bassaricyon neblina) estas mamulo karnomanĝanta de la familio de Procionedoj, el la montaroj de la Andoj de Kolombio kaj Ekvadoro.[1][2] La Smizonia Institucio anoncis ĝian malkovron la 15-an de aŭgusto 2013. Ĝi estas la unua karnomanĝanto malkovrita en Ameriko post 35 jaroj.[3][4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olingeto

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukariota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Procionedoj Procyonidae
Genro: Bassaricyon
Specio: B. neblina
Bassaricyon neblina
Kristofer Helgen, 2013[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝia korpo (ĝiskape) atingas averaĝan larĝecon je 33,5 cm kaj ĝia vosto ĝis 42,5 cm. Ĝi pezas 900 g. Gia haŭto estas dika kaj vila, pli densa ol tiu de la plej proksimaj parencoj. Ĝia hararo estas ruĝa kaŝtan-kolora aŭ oranĝa kun nigraj randoj.[5]

Loĝejo redakti

Ĝi loĝas en la Nubarbaro Anda, je inter 1.500 kaj 2.800 m de alteco.[5] Oni ne konsideras ĉi tiun specion en tuja danĝero, tamen pli ol 40% de ties loĝebla tereno estis senarbigita.[6]

Konduto redakti

Solema kaj noktema, ĝi loĝas en la arboj kaj estas eksperta saltanto de arbo al arbo sur la kanopeo.[5]

Nutrado redakti

Ĝi manĝas ĉefe fruktojn, sed ankaŭ povas manĝi kelkajn insektojn kaj nektaron.[5]

Reproduktado redakti

Ĝi naskas po unu idon.[5]

Taksonomio redakti

Ĉi tiun endemian specion de la andaj nubarbaroj oni priskribis en 2013. Eblis identigi ĝin, danke al komparado de kranio-formo, dentaro, hararo kaj DNA, el konservataj ekzempleroj en muzeoj, de aliaj specioj de la genro Bassaricyon.[1] Post la laboro de kampo oni povis trovi vivantajn ekzemplerojn kaj distingi kvar subspeciojn: B. n. neblina (Ekvadoro), B. n. osborni (Okcidenta kaj Centra Montoĉeno de Kolombio), B. n. hershkovitzi (Kolombia macizo) kaj B. n. ruber (Antjokio).[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Helgen, Kristofer M.;Miguel Pinto; Roland Kays; Lauren Helgen; Mirian Tsuchiya; Aleta Quinn; Don Wilson; Jesus Maldonado (2013). «Taxonomic revision of the olingos (Bassaricyon), with description of a new species, the Olinguito». ZooKeys 324: pp. 1-83.
  2. Descubren en Colombia el olinguito, una nueva especie carnívora (hispane). El Tiempo (15-a de aŭgusto 2013). Arkivita el la originalo je 2013-10-15. Alirita 16-a de aŭgusto 2013.
  3. Olinguito, primer descubrimiento de especie carnívora en las Américas en 35 años. abc.es (16 de agosto de 3013). Alirita 16-a de aŭgusto2013.
  4. Conozca al olinguito, una nueva especie de mamífero (hispane). BBC (16-a de aŭgusto 2013). Alirita 16-a de aŭgusto2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Smithsonian scientists discover new species of carnivore: the olinguito Arkivigite je 2013-08-18 per la retarkivo Wayback Machine; Smithsonian Science.
  6. For the First Time in 35 Years, A New Carnivorous Mammal Species is Discovered in the American Continents Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machine angle