Batalo de Kolombangara

La Batalo de Kolombangara (en japana: コロンバンガラ島沖海戦) (konata ankaŭ kiel Dua Batalo de Kula Golfo) estis marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, luktita la nokton de 12a/13a de Julio 1943, ĉe Kolombangara en la Salomonoj.

La usonaj krozoŝipoj St. Louis kaj Leander fajre.

Je la 01:00 en la 13a de Julio, la aliancanaj ŝipoj establis kontakton per radaro ĉirkaŭ 32 km oriente de la norda pinto de Kolombangara je 7°50′S 157°21′E. La admiralo Walden L. Ainsworth supozis, ke li ĝuos kompletan surprizon, sed la japanoj estis konsciaj pri la forto de la Aliancanoj jam preskaŭ antaŭ du horoj. La destrojeroj pliigis rapidon por impliki la japanan forton dum la krozoŝipoj turniĝis por deploji siajn ĉefan artilerion, sed la imperijapanaj destrojeroj jam estis lanĉintaj torpedojn Long Lance kaj foriris. La krozoŝipo Jincu engaĝigis la aliancanajn ŝipojn kaj estis submetita al koncentrita pafado de aliancanoj. Tiele ĝi estis vrakigita, rompita en du pere de torpedofrapoj kaj sinkigita ĉirkaŭ la 01:45, kun la perdo de preskaŭ sia tuta ŝipanaro, inklude la vicadmiralon Izaki. De la flanko de la Aliancanoj, la krozoŝipo Leander estis frapita per torpedo kaj, severe damaĝita, retiriĝis el la batalo eskortita de la destrojeroj Radford kaj Jenkins.

Ainsworth persekutis la imperiajn destrojerojn, sed kaj St. Louis kaj Honolulu estis frapitaj per torpedoj kaj damaĝitaj, dum Gwin estis frapita mezŝipe kaj fuĝis je la 09:30 la venontan matenon.

Proksimume la Aliancanoj suferis perdon de 89 mortintoj,[1] dum la japanoj de multaj pliaj, ĝis 482.[2]

Notoj redakti

  1. Morison, Samuel Eliot (1958). Breaking the Bismarcks Barrier, vol. 6 of History of United States Naval Operations in World War II. Castle Books. ISBN 0-7858-1307-1., p. 186 & 189.
  2. Hackett & Kingsepp, Combinedfleet.com, Jintsu & Morison, Breaking the Bismarcks, p. 184.