Batalo de Ĥarkivo (2022)

batalo de la invado de Ukrainio far Rusio en 2022

La batalo de Ĥarkivo estis milita engaĝiĝo kiu okazis ekde februaro al majo de 2022 en kaj ĉirkaŭ la urbo de Ĥarkivo en Ukrainio, kiel parto de la nordorienta Ukrainia ofensivo kaj orienta Ukrainia ofensivo dum la Rusia invado en Ukrainion (2022).[1][2] Ĥarkivo troviĝas nur 30 kilometrojn sude de la Rusia–Ukrainia landlimo kaj estas ĉefe rusparolanta urbo, la dua plej granda urbo en Ukrainio kaj estis konsiderita kiel grava celo por la rusa militistaro frue en la invado.[3][4]

Batalo de Ĥarkivo (2022)
Konflikto: Rus-ukraina milito (de 2014)
Batalo de Ĥarkivo
Ĥarkiva urbocentra strato detruita per rusa bombado
batalo
Daŭro: 24-a de februaro ĝis 14-a de majo, 2022
Loko: Ĥarkivo kaj Ĥarkiva provinco, Ukrainio
Rezulto: Venko de  Ukrainio
Flankoj
 Rusio  Ukrainio
Komandantoj
Vladimir Putin Volodimir Zelenskij
Perdoj
2,433+ mortitoj 276+ mortitoj; 606 civiluloj mortigitaj; 600,000+ evakuitaj
vdr

La 13-an de majo, ukrainaj fortoj puŝis rusajn trupunuojn, provante ĉirkaŭi la urbon malantaŭe al la rusia landlimo.[5] Cetere, estis raportita ke Rusio retiris trupunuojn de la areo.[6] La Instituto por la Esplorado de Milito opiniis ke Ukrainio "probable gajnis la batalon de Ĥarkivo".[5] Tamen, de 20-a de majo, rusiaj fortoj denove pripafis la urbon.[7]

La 12-a de junio, Amnestio Internacia asertis ke ĝi trovis la pruvon de vasta uzo de ĝenerale-malpermesitaj grapolbombojn de Rusio, kiuj elĵetas malgrandajn minojn kiu eksplodas poste en kurtaj tempintervaloj.[8] Kvar monatoj post la batalo, Ukrainio lanĉis gravan kontraŭofensivon en septembro rekaptinte teritoriojn kiu estis ankoraŭ sub la rusia kontrolo en Ĥarkiva provinco.[9][10]

Referencoj redakti