La Batalo de Bitlis estis batalo okazinta inter la Otomana Imperio kaj la Rusa Imperio okaze de la militkampanjo en Kaŭkazio dum la Unua mondmilito. La unua konfronto okazis en julio 1915, kiam la otomanoj ankoraŭ regis en la urbo. La unu konfronto ekiĝis en februaro de la sekva jaro, kaj finiĝis je la 3-a de marto 1916, kun la preno de la urbo fare de la rusoj. Bitlis estis kaptita de la unua armena bataliono de la Armenaj Volontulaj Unuoj, sub la gvido de Andranik Toros Ozanjan. La urbo estis la lasta loko uzata de la Otomana Imperio por eviti la eniradon de la rusoj en Anatolio kaj Mezopotamio. Post ĝia falo, la otomana armeo fidis al Mustafa Kemal la organizadon de la defendo de la regiono. La turkoj estis tuj forpelitaj kaj post malforta rezistado, la tuta regiono falis sub rusa regado.

Mustafa Kemal en Bitlis