La Batalo de Lejteo (en angla: Battle of Leyte, en filipina: Labanan sa Leyte, en varaja: Gubat ha Leyte, 17a de Oktobro – 26a de Decembro 1944) en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito estis la amfibia invado de la insulo Lejteo en Filipinoj fare de usonaj fortoj kaj filipinaj gerilanoj sub la komando de la generalo Douglas MacArthur, kiu luktis kontraŭ la Imperia Japana Armeo en Filipinoj estrita de la generalo Tomoĝuki Jamaŝita. La operaco, kun kodnomo King Two,[1] markis la komencon de la Filipina kampanjo de 1944–45 por la rekonkero kaj liberigo de la tuta Filipina Arkipelago kaj la finon de preskaŭ tri jarojn de japana okupado.

Kvar japanaj soldatoj mortpafitaj kaj falintaj en kota flako de bombokratero.
Usonaj soldatoj prudentas al mitralejo.

La batalo redakti

La batalo komencis la 17an de Oktobro per elŝipiĝoj kaj rekognoskoj en kelkaj malgrandaj insuloj. En Suluan, la usonanoj disigis malgrandan grupon de japanaj defendantoj kaj detruis radioelsendejon, kaj poste trovis Dinagat senhoma. Post kvar horoj de elŝipa pafado, la 20an de Oktobro, la fortoj de la Sesa Armeo elŝipiĝis sur la atribuitaj strandoj je 10:00. La invadaj trupoj trafis iom de rezistado en la marĉa tereno, speciale pro la incendioj fare de japanoj. Je la fino de la tago la invadintoj jam estis okupintaj 3,2 km en interna tero kaj kontrolis la Panaonan markolon en la suda pinto de Lejteo. El la 23a al la 29a de Oktobro oni sekvis antaŭenirojn en la sudo de la Valo de Lejteo.

La 24an de Oktobro, 150 al 200 japanaj aviadiloj alproksimiĝis al la usonaj strandokapoj senditaj el la nordo. Kvindek usonaj aviadiloj elteriĝis por haltigi ilin, kaj usonanoj asertis la faligon de inter 66 kaj 84 aviadiloj de atakintoj. La atakoj pluis dum la venontaj kvar tagoj, minacante la usonan ŝiparon. Sed la 28an de Oktobro, la usonaj kontraŭatakoj malpliigis la japonan minacon.

Komence de Novembro pluis la antaŭeniro al la nordo de la Valo de Lejteo. El la 8a de Novembro komencis ciklono kaj la defendo en la montopintoj fare de japanoj malfaciligis la usonan sukceson. Sekvis du semajnoj de akra luktado sub pluvo kaj sur koto. La urbo Ormok estis konkerita la 10an de decembro. Fine de Decembro la generalo Douglas MacArthur anoncis la liberigon de la tuta insulo, kvankam restis disaj kernetoj de rezistantoj, el kiuj kelkaj restis ĝis la 8a de Majo 1945.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Cutler, Thomas J., The Battle of Leyte Gulf: 23–26 October 1944, Naval Institute Press, 2001, p. 52