Batalo de Sheriffmuir

La batalo de Sheriffmuir (gaelalingve : Blar Sliabh an t-Siorraim) estis batalo, kiu okazis en 1715 kore de la jakobita rebelo en Anglio kaj Skotlando.

Batalo de Sheriffmuir

John Erskine, sesa grafo de Mar kaj ĉefa subtenanto de jakobitismo en Skotlando, kunvenigis la klanestrojn de la skotaj altlandoj kaj je la 6-a de septembro proklamis James Francis Edward Stuart kiel la nova reĝo de Skotlando. Kun armeo da proksimume 12 mil homoj, Erskine okupis Perth kaj akiris la kontrolon de la plej granda parto de la nordaj altlandoj. Post nesukcesaj bataletoj kontraŭ John Campbell, dua duko de Argyll (fortikigita en la kastelo de Stirling), Mar finfine decidis movi sian tutan armeon pli suden je la 10-a de novembro. Spionoj sciigis pri tio Argyll, kiu translokigis sian armeon da proksimume kvar mil homoj al Sheriffmuir, apud Dunblane. La du armeoj renkontiĝis la 13-an de novembro.

La rezulto de la batalo estis malfacile taksebla, kaj ambaŭ partioj deklaris sin venkantojn. La batalo tamen grandege demoralizis la jakobitan armeon, kiu malgraŭ larĝa supernombreco ne spertis triumfan venkon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti