James Francis Edward Stuart
La princo James Francis Edward STUART aŭ STEWART, (naskiĝis la 10-an de junio 1688, mortis la 1-an de januaro 1766), kromnomita la Maljuna Pretendanto (anglalingve The Old Pretender) estis la filo de la eksigita reĝo Jakobo la 2-a de Anglio. Li pro tio postulis la tronojn de Anglio kaj Skotlando (kiel "Jakobo la 3-a") ekde la morto de sia patro en 1701, tiel iniciatante la jakobitan movadon.
James Francis Edward Stuart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Anglio kaj Skotlando (pretendata titolo) | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James Francis Edward Stuart | |||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1688 en Palaco de Sankta Jakobo | ||||
Morto | 1-an de januaro 1766 (77-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Vatikanaj Grotoj ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Reĝlando Anglio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stuartoj vd | ||||
Patro | Jakobo la 2-a de Anglio ![]() | ||||
Patrino | Maria de Modena ![]() | ||||
Gefratoj | Izabela Stuarto, Anna, Maria la 2-a de Anglio, Henrietta FitzJames (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Maria Klementina Sobieska (1719–) ![]() | ||||
Infanoj | Charles Edward Stuart, Henry Benedict Stuart ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pretendanto al la reĝeco ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Li estis publike proklamita kiel la legitima heredanto de la angla kaj skota tronoj fare de Ludoviko la 14-a de Francio.
Li edziĝis al la pola princino Maria Klementina Sobieska. El tiu geedzeco naskiĝis la du pretendantoj Stuarto al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando, nome Karlo Eduardo Stuarto (1720–1788) kaj Henriko Benedikto Stuarto (1725–1807), ambaŭ sen sukcedontoj, pro kio, la supozitaj rajtoj al la trono, pasis al la Dinastio de Savojo.