Batalo de la Termopiloj

(Alidirektita el Batalo de Termopiloj)

La Batalo de la Termopiloj okazis dum la dua grek-persa milito; batalis la trupojn de la Persa Imperio de Kserkso la 1-a kontraŭ alianco de grekaj ŝtaturboj estrataj de Sparto. La batalo daŭris tri tagojn kaj okazis en la pasejo de la Termopiloj (kies nomo tradukeblas al Malvarmaj Pordoj - de θερμός,-ή,-όν varma kaj Πύλη,ης pordo; derivita el varmaj fontoj kiuj tie ekzistis), en aŭgusto aŭ septembro de 480 a.K. En tiuj samaj datoj estis okazinta ankaŭ la batalo de Artemisio.

En tiu mapo videblas la grekaj kaj persaj antaŭeniroj en Termopiloj kaj Artemisio.
Bildo de Kserkso la 1-a en reliefo de lia palaco de Persepolis, en la aktuala Irano.

Famiĝis la trapasejo post la heroa sinofero de la taĉmentoj de la spartano Leonido en julio de la 480-a jaro a.K. por ĝeni la marŝadon de la persa armeo sub la estrado de Kserkso la 1-a. Dum tio, la greka batalŝiparo haltigis la malamikojn ĉe la promontorio de Artemisio. La nombro de la soldatoj sub Leonido estis de ne pli ol 6000 viroj (inter kiuj nur 300 spartanoj). Leonido fortikaĵis la trapasejajn murojn kaj starigis 1000 anojn el la tribo de la Fokuloj tie.

Kiam la persoj finfine post kvartaga atendo ekŝturmis, la grekoj kontraŭstaris du tagojn kaj venkis eĉ la personan gardistaron de la reĝo. Tiam Efialto gvidis 20 000 persojn kune kun Hidarno tra piedmarŝpado kiun la fokuloj ne aŭdacis defendi por ataki la grekojn de dorsflanke. Leonido decidis reagi kaj defendi la interkrutejon kun siaj spartanoj. La aliaj retiriĝis; tamen 700 viroj el la tribo de la Tespoj restis libervole. Ili ne atendis la venon de la malamikoj sed aktive ĵetis sin batalen kaj ili ĉiuj mortis unu post la alia batalante.

La grekoj dediĉis al ilia memoro monumenton kun la enskribo de Simonido, kiu tekstas tiele: "Se vi, preterpasanto, estos alveninta hejme anoncu al la spartanoj ke ni restis surloke mortinte, ĉar la leĝo ordonis tion." Ankaŭ pli malfrue okazis tie ĉi bataloj ekz. en 279 a.K., kiam la grekoj batalis kontraŭ la keltoj sub la atenano Kalipo aŭ en 191 a.K., kiam la romia konsulo Manio Acilio Glabrio venkis Antiokon la Grandan. Sen paroli pri la novgreka liberiĝbatalo kontraŭturka en 1821 kaj 1822 kaj pri bataleto en 1941 (inter Wehrmacht kaj aliancanoj) dum la Dua mondmilito.

Bibliografio redakti

Unuarangaj fontoj redakti

  • Herodoto (1994). Historia. Obra completa: Tomo IV, Libro VII, Polimnia. Trad. kaj notoj de C. Schrader. Rev.: B. Cabellos Álvarez. Biblioteca Clásica Gredos 82. Madrid: Editorial Gredos. ISBN 978-84-249-0994-9.
  • Sículo, Diodoro (2006). Biblioteca histórica. Obra completa: Tomo III, Libros IX-XII (Libro XI). Traduko de Juan José Torres Esbarranch. Biblioteca Clásica Gredos 353. Madrid: Editorial Gredos. ISBN 978-84-249-2858-2.
  • Heródoto & Diodoro de Sicilia (2007). La batalla de las Termópilas: dos crónicas de la antigüedad. Reedición Heródoto: Libro VII & Diodoro: Libro XI, Editorial Gredos. Barcelona: RBA. ISBN 978-84-7901-122-2.

Duarangaj fontoj redakti

  • Barkworth, Peter R. (1993). «The Organization of Xerxes' Army». Iranica Antiqua. XXVII: paĝoj 149-167. [1] Konsultita la 18an de oktobro de 2007.
  • Bengtson, Hermann (1987). Historia de Grecia. Desde los comienzos hasta la época imperial romana. Madrid: Editorial Gredos. ISBN 978-84-249-1077-8.
  • Bradford, Ernle (2004). Thermopylae: The Battle for the West. Da Capo Press. ISBN 0306813602.
  • Bury, J. B.; Meiggs, Russell (julio de 2000). A History of Greece to the Death of Alexander the Great (4a reviziita eldono). Palgrave Macmillan.
  • Cartledge, Paul (2007). Termópilas. La batalla que cambió el mundo. Barcelona: Editorial Ariel. ISBN 978-84-344-5229-9.
  • Cartledge, Paul (2006). Thermopylae: The Battle That Changed the World. Woodstock, New York: The Overlook Press. ISBN 1585675660.
  • Campbell, George (1889). The History of Herodotus: Translated into English: Vol. II. MacMillan and Co., Limited.
  • Cebrián, Juan Antonio (2001). Pasajes de la Historia. ISBN 84-95645-41-6.