Batalo de la Kluzo
La Batalo de la Kluzo estas nomata evento okazinta la 24-an de junio 1340, kiam pere de la ŝipa batalo de L'Écluse (en franca, nome Sluis en Zelanda Flandrujo), la angla reĝo Eduardo la 3-a, kandidato al la krono de Francio, neniigis la ŝiparon de sia rivalo, la reĝo de Francio Filipo la 6-a, antaŭ la estuaro de la rivero Zwin, marbrako (nuntempe ensabligita) kiu fluas el Bruĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/BattleofSluys.jpeg/220px-BattleofSluys.jpeg)
Estis la unua grava batalo de la Centjara milito. Oni ĉirkaŭkalkulis 15 000 mortojn de la flanko de la francoj, dum 9 000 mortojn de la flanko de la angloj.