Batalo en Badunga markolo

La Batalo en Badunga markolo estis marbatalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito, luktata en la nokto de la 19a/20a de Februaro 1942 en la Badunga markolo (malkonfuzenda kun la urbo Bandungo de Okcidenta Javo) inter la uson-brit-nederland-aŭstralia komando (ABDA) kaj la Imperijapana Ŝiparmeo. En la batalo, la kvar japanaj destrojeroj venkis super la forto de la Aliancanoj kiu estis pli multnombra kaj havis pli da kanonoj, kaj protektis du transport-ŝipojn al sekureco kaj sinkigis la nederlandan destrojeron Piet Hein. La batalo montris la konsiderindan superecon de la Japana Ŝiparmeo super la Aliancanoj en bataloj ĝis la Batalo de Kabo Sankta Georgo.

La Badunga markolo estas sudoriente de la plej granda (en la mapo) insulo Bali inter ĝi kaj la pli malgranda insulo Nusa Penida.