La Batraĥomiomaĥio (Βατραχομυομαχία, de la antikva greka «βάτραχος» - "rano", «μῦς» - "muso" kaj «μάχη» - "batalo") aŭ alinome "La batalo de la musoj kaj la ranoj" estas komika epika verko, parodio de la Iliado, atribuita al Homero fare de la romianoj, sed kiu laŭ Plutarko[1] estis verko de Pigres de Halikarnaso, frato (aŭ filo) de Artemizio, reĝino de Kario kaj aliancano de Kserkso. Tamen kelkaj modernaj fakuloj atribuas ĝin al sennoma poeto de la epoko de Aleksandro la Granda.[2]

Bατραχομυομaχία
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pseŭdo-Homero
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Eldondato 6-a jarcento a.K.E.
Ĝenro parodio • Homeric epos
vdr

La esprimo «batrakomiomakio» venis signifi «stulta disputo». La germana traduko de la esprimo, nome «Froschmäusekrieg», estis aplikita al disputoj kiaj tiu aperinta inter la Skolo de Matematiko kaj la Skolo de Sociologio de la Institute for Advanced Study de Princeton.

Enhavo redakti

La muso Panerkaptul'[3] haltiĝas borde de baseno kaj konas la ranon Vangoŝvel',[4] kiu estas la reĝo tiuloke. Vangoŝvel' invitas Panerkaptul' al sia palaco; sed, dum ili trairas la akvon de la baseno, serpento kaptas ilin surprize kaj Panerkaptul' dronas. Pensante, ke Vangoŝvel' dronigis ĝin intence, Panrodul',[5] reĝo de la musoj kaj patro de Panerkaptul', deklaras militon al la ranoj.

Tiu intrigo montras iun influon de la fablo de Ezopo nome "La muso kaj la rano".

En Esperanto redakti

 
Batraĥomiomaĥio tradukita kiel Ranratbatalo: herokomika verko fare de Ernest Deligny.

Estas traduko en Esperanto fare de franco Ernest Deligny, kun la titolo Ranratbatalo, 1907.[6]

Notoj redakti

  1. Plutarko: Moralia; XI, 60: Pri la malico de Herodoto (Περί της Ήροδότου κακοηθείας - De malignitate Herodoti), 43.
  2. Ludwich, Arthur (1896). Die homerische Batrachomachia des Karers Pigres: nebst Scholien und Paraphrase. Leipzig: B.G. Teubner. OCLC 2832477.
  3. Psiĥarpas; en greka, Ψιχάρπαξ: Psicharpax.
  4. Fisignato; Φυσιγνάθου: Physignathon.
  5. Trojartao, Trojartas aŭ Trojártax; Τρωξάρταο aŭ Τρωξάρταξ.
  6. Ranratbatalo: herokomika verko, Deligny, Ernest, 1864-1950, Paris: Presa Esperantista Societo; 1907 ĉe [1]

Eksteraj ligiloj redakti