Bauen

komunumo en Kantono Urio, en Svislando
Bauen
Blazono de Bauen
Blazono de Bauen
Bauen vidita de Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden
Bauen vidita de Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 56′ 11″ N 8° 34′ 47″ O / 46.93639 °N, 8.57972 °O / 46.93639; 8.57972 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 11″ N 8° 34′ 47″ O / 46.93639 °N, 8.57972 °O / 46.93639; 8.57972 (mapo)
Nombro de enloĝantoj 186
Areo 3,77 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 6466
Komunumkodo 1204
Mapo de Bauen
Situa mapo de Bauen
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Bauen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 186 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

GeografioRedakti

Bauen situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Urio, kiu estas la suda brako de la Kvarkantona Lago. Krom la ĉefvilaĝo Bauen al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Isleten sudoriente de la vilaĝo sur la delto de la rojo Isletenbach.

Najbaraj komunumojRedakti

Bauen limas en nordo al Seelisberg, aliflanke de la Lago de Urio en nordoriento al Sisikon kaj en sudoriento al Flüelen, kaj en sudo kaj okcidento al Isenthal.

TrafikoRedakti

Bauen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj stingebla per unu nura mallarĝa veturebla vojo laŭlonge de la lagobordo el suda direkto, kiu estis finkonstruita nur en la jaro 1956. Antaŭ 1956 Bauen atingeblis nur piede aŭ ŝipe. En la vilaĝocentro de Bauen aŭtomobila trafiko estas malpermesita.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 8 kilometrojn sude en Altdorf.

Bauen estas konektita al la publika transportreto per la liniŝipoj sur la Lago de Urio kaj la Kvarkantona Lago. De Isleten ankaŭ ekzistas poŝtaŭto al Altdorf.

VidindaĵojRedakti

En Bauen antaŭ la preĝejo situas memoraĵo por Alberich Zwyssig, la komponisto de la Svisa Psalmo, kiu estas la svisa nacia himno.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio pri Bauen datiĝas el la jaro 1334 kiel Bawen. Meze de la 12-a jarcento la Monaĥejo Muri posedis la rajton pri la duono de la ekzleziaj interezoj. En la jaro 1799 sur la tereno de la komunumo okzazis fortaj luktoj inter aŭstraj kaj francaj trupoj.[1]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Paragrafo Wissenswertes über Bauen (Sciindaĵoj pri Bauen) en la retejo de la komunumo

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti