Baza vortaro en mandarena lingvo

Baza vortaro en mandarena lingvo estas provo. La internacia lingvo havas ankaŭ bazan vortaron de UEA kun 685 radikoj. Kun la vortlisto "Baza vortaro en mandarena lingvo" en vikilibro ĉinaj lernantoj povos facile lerni la internacian lingvon. La artikolo en vikilibro havas multajn ligilojn pri vortaro en internacia lingvo en Vikipedio kaj la artikolo helpas ankaŭ kompreni la internacian lingvon.

Ĉefa temo de baza vortaro en mandarena lingvo redakti

  • La mandarena lingvo havas komunan skribon en Ĉinio, sed la ĉinaj lingvoj havas diversajn pronocojn en diversaj partoj de Ĉinio. Vidu la artikolon "Ĉinia lingvaro".
  • La registaro volis trovi komunan lingvon kaj ankaŭ doni liberecon pri lokala prononco.
  • Ekde de jaroj 1950 la registaro kun la ĉinaj fakuloj kreis novan specialan skribon pri komuna prononco. Oni destinis la nordan ĉinan pronocon kun la plej granda nombro de parolantoj.
  • Oni kreis hànyu pīnyīn, la specialan pronocan skribon pri la komuna ĉina lingvo, ankaŭ nomitan Pǔtōnghuà (-n), aŭ Mandarino(-n).
  • La speciala prononca skribo pri la komuna ĉina lingvo, hànyu pīnyīn estas - ekde ĉirkaŭ 1958 - la unua oficiala skribo pri la ĉina prononco.
  • Oni uzas kaj uzos la specialan prononcan skribon pri la komuna ĉina lingvo, hànyu pīnyīn ankaŭ por skribaĵoj en oficialaj domoj por helpi la turistojn kompreni la lingvon.
  • Oni povas uzi la hànyu pīnyīn por korekte skribi la ĉinan lingvon pri malkompleksaj tekstoj.
  • Oni havas vortojn kun egala prononco kaj skribon sed malegalajn kompleksajn ĉinajn signojn, sed por la eksterlandoj kaj la turistoj nur la hànyu pīnyīn sen kompleksaj ĉinaj signoj estas ofte sufiĉa lingvo pri simplaj taskoj.
  • Ĉiuj junaj lernantoj en Ĉinio devas lerni hànyu pīnyīn en bazaj lernejoj.
  • Oni ŝangis - laŭ germana vikipedio - ankaŭ la metodon de instruado kaj demandas unue la konon de hànyu pīnyīn pri multaj vortoj kaj malfrue la konon de kompleksaj ĉinaj signoj.
  • Oni donas direkte la hànyu pīnyīn - vorton en komputilo kaj la programo ŝangis sorĉe en belaj kompleksaj ĉinaj signoj.
  • Eble oni povas usi la hànyu pīnyīn kiel simplan ĝustan ĉinan lingvon pri malfacilaj tekstoj.
  • Oni facile lernas la bazan vortaron de internacia lingvo kaj oni povas ankaŭ lerni la similajn vortojn en ĉina lingvo aŭ inverse.
  • La hànyu pīnyīn helpas redukti la laboron, oni devas unue nur lerni la tre malfacilan prononcon de ĉina lingvo aŭ due oni povas tre facile lerni la internacian lingvon.
  • La pǔtōnghuà - vortaro en - hànyu pīnyīn estas nur malgranda UEA-vortaro de norma ĉina lingvo.
  • Oni volas unue montri la malgrandan bazan vortaron de la internacia lingvo, la 685 radikojn kun traduko nur en hànyu pīnyīn, kaj alie faciligi al ĉiuj la laboron pri lerni Putonghua (-n) en hànyu pīnyīn kaj la internacian lingvon.
  • Sen malgranda helpilo la homoj ne lernos la internacian lingvon kaj Putonghua-n.
  • Kun la reta baza vortaro kun traduko ĉirkaŭ 700 milionoj da ĉinioj povas pli facile lerni la internacian lingvon.
  • Ĉiuj junaj cinioj konas la hànyu pīnyīn kaj povas legi kaj skribi la hànyu(-n) pīnyīn.
  • Kun la vortaro la lernanto havos kajeron de eble 5-10 paĝoj kun la baza vortaro kaj li povas lerni la internacian lingvon.
  • Kun aliaj retaj paĝoj nur malmultaj interesaj homoj lernos.
  • Oni tradukas kaj kontrolas komune nur malgrandan vortaron de la 685 radikoj.
  • Pǔtōnghuà estas nur la ĝusta vorto pri la komuna ĉina lingvo - (mandarino) - kaj hànyu pīnyīn estas la ĝusta skribo sen la signoj.
  • Aliaj paĝoj klarigas detale la gramatikojn de diversaj lingvoj, oni nur klarigas 685 vortojn de la internacia lingvo kun traduko.

Uea baza vortaro redakti

  • UEA donas 685 radikojn pri la internacia lingvo. Vidu la liston en eksteraj ligiloj.
  • La listo povas helpi uzi la putonghua-n en la skriba formo de hànyu pīnyīn.
  • La eksterlanda lernanto de norma ĉina lingvo povas legi kaj prononci la tekston, ankoraŭ sen koni la malfacilan skribon kun ĉinaj signoj.
  • La lernanto nur devas tre bone koni la prononcon de hànyu pīnyīn. Vidu la aŭdado-tabelon en eksteraj ligiloj.
  • La lernantoj havas ankaŭ la egalajn vortojn en la du lingvoj.
  • La ĉinaj lernantoj povos rapide koni la bazajn radikojn de la internacia lingvo aŭ inverse.

La malnova sistemo Wade-Giles redakti

  • Oni trovas la malnovan skriban sistemon Wade-Giles en multaj malnovaj libroj pri ĉina kulturo kaj arto en angla, franca kaj germana lingvo.
  • Oni devas ankaŭ koni la malnovan sistemon pri legado de malnovaj artaj libroj.
  • La moderna hànyu pīnyīn - sistemo kaj la malnova sistemo estas similaj, sed la sistemo Wade-Giles ne estas oficiale valida ekde 1958.
  • Vidu helpan paĝon pri Wade-Giles en eksteraj ligiloj.
  • La sistemo Wade-Giles estis in okcidento tre grava en 20-a jarcento pri la ĉina prononco.
  • La fakliteraturo pri ĉina arta historio uzis la sistemon Wade-Giles, ankaŭ en anglaj publikaĵoj oni uzis ankoraŭ la sistemon.
  • La sistemo Wade-Giles estis verko de Thomas Wade (18181895) kaj Herbert Giles (18451935).
  • La aŭtoroj publicis gravajn ĉinajn-anglajn vortarojn.
  • La sistemo Wade-Giles estis tre bona por la parolantoj de la angla lingvo.
  • Sed hodiaŭ oni uzas kaj uzos la modernan hànyu pīnyīn - sistemon.

Traduko de 685 radikoj redakti

  • Oni donas la tradukon de ĉiuj 685 radikoj; vidu: (https://uea.org/vikio/Radikoj-685) - uea.org Radikojn-685 por ĉiuj tradukistoj, helpistoj kaj kontrolistoj; oni trovas la grandajn ĉinajn vortarojn en eksteraj ligiloj.
  • Vidu la la vortliston "Baza vortaro en mandarena lingvo" nur kun la 685 radikojn en vikilibro por ĉinaj lernantoj kun traduko de internacia lingvo al mandarena lingvo.

Vidu ankaŭ en Vikipedio redakti

Libroj redakti

  • Zhang Hong-fan (1987): Esperanto-Ĉina Vortaro. Peking: Zhongguo Shijieyü Chubanshe, 1035 pagoj.
  • Wang Chongfang (2007): Granda vortaro ĉina-esperanta. Wang Chongfang. Lerniloj, vortaroj / ĉina. ĈEE. 2007. 1246 paĝoj. Klarigo: Impona vortaro kun pli ol 71 800 ĉefaj artikoloj kaj pli ol 27 400 subordigitaj artikoloj. katalogo uea
 
relativa ŝanĝo de la sonalto en la tonoj
 
La tonaj supersignoj

Eksteraj ligiloj redakti