Beĥajali (Hunter: Bekhayali; trad. «sen pensoj») estas hindialingva kanto de la amafera filmo Kabir Singh de 2019, kantita de Ariĝit Sing kaj Saĉet Tandon, komponita de Saĉet–Parampara kaj tekstoskribita de Irŝad Kamil.[1]

Bekhayali
Artistoj Ariĝit Sing
Saĉet Tandon
Albumo Kabir Singh
Publikigo 24-a de majo 2019
Ĝenro Filmmuzika trako
Longo 6:12
Firmao Forest Studios
Tekstisto Irŝad Kamil
Komponisto Saĉet–Parampara
Produktisto
  • Kaljan Baruah
  • Saĉet–Parampara
vdr

Historio redakti

Ŝatante la arta kontribuo de Saĉet–Parampara en filmo Batti Gul Metro Chalu, Ŝahid Kapur okazigis renkontiĝon inter la kantista duo, la reĝisoro Sandip Redi Vanga kaj la produktistoj de Kabir Singh.

 
 Oni mendis al ni krei kanton kiu estu ĉefa kanto de la intrigo kun kvin emocioj, ĉar ĝi endis enhavi la tutan rakonton. Vanga jam pripensi kanton por la filmo. La nova kanto devintus esti tiel bona, kiu povintus superforti la antaŭan, kaj li devis senti ke ĝi estu ankaŭ taŭga por la rakonto»[2] 
— Saĉet Tandon

Personaro redakti

La kanton «Beĥajali» kantis Saĉet Tandon, la muzikon komponis Saĉet–Parampara, kaj la kantotekston verkis Irŝad Kamil.[3] La muzikaj produktistoj estas Kaljan Baruah kaj Saĉet–Parampara, kun akustika gitaro de Ritmo Shaw kaj elektraj gitaroj de Kaljan Baruah. La kanto estis registrita ĉe muzika eldonisto Forest Studios kaj miksita kaj majstrita de Aftab Ĥan ĉe eldonejo HeadRoom Studios. Vatsal Ĉevli helpis kun la miksado.[4] La duan version de la kanto kantis Ariĝit Sing.[5]

Muzika filmeto redakti

La muzikan filmeton publikigis la 19-an de junio 2019 la kanalo T-Series en Jutubo.[1][6] Ĝi estis vidita pli ol 149 milionoj da fojoj ekde la tago de ties publikigo en Jutubo.[4] La dua versio de la kanto, kantita de Ariĝit Sing, estis vidita pli ol 34 milionoj da fojoj en Jutubo.[5]

Recenzoj redakti

La versio de Saĉet iĝis tre fama eĉ antaŭ ol sia publikigo, kun pluraj reludversioj haveblaj en Jutubo.[7] Surjakant Sing, el la gazetaro de Mumbajo, laŭdanta muzikon kaj kantotekston, trovis la kanton plena de emocioj kaj asertis, ke la fervoruloj povu rilatiĝi kun ĝi.[8]

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti