Beatrice Portinari
Beatrice Portinari [beaTRIĉe] (la 20-a de junio 1266 - 8a de junio de 1290), konata ankaŭ kiel Bice aŭ la damo florenca, estis idealigita de Dante en sia Vita nuova kaj ĉefe en la Dia Komedio. Unu versio mencias ke Dante konis ŝin kiam ŝi estis ankoraŭ naŭjara infanino kaj ne revidis ŝin ĝis naŭ jarojn poste. Estas alia versio laŭ kiu la poeto vidis ŝin nur unufoje kaj eĉ ne parolis kun ŝi. Aliaj fontoj de la historio referencas ke li tute inventis ŝin. Tamen, Dante neniam havigas en siaj verkoj precizajn indikojn rilate al la identeco de tiu rolulo, kiu estas ĉefe simbolo. Aliflanke, oni klopodis asigni per laboro de ekzegezo romantika, familinomon por tiu damo, klopodante fari el tiu dia Amo kiu kunigas Dante kun Beatrice amon similan al tiu de junulaj kaj bagatelaj amoj modernaj.
Boccaccio, kiu tuj post la morto de Dante, komentis la Dian Komedion en Florencio, fanfaronis ke li trompis sian aŭskultantaron disvastigante la ideon ke Beatrice havis veran civilan ekziston. Tiu problemo estas vere malfacila solvebla, ĉar aliflanke estas tre probable ke la gravo de Beatrice por Dante situis nur je simbola nivelo kaj ke oni ne pensu en la amo de Dante kiel adolta pasio, ĉar oni scias ke la poeto estis edziĝinta kaj havis kelkajn filojn kun alia virino.
Tamen, laŭ asertoj de kelkaj historiistoj, Beatrice povis esti Bice, filino de Folco Portinari de Portico di Romagna, kiu translokiĝinte al Florenco, loĝis en domo proksima al tiu de Dante. La familio Portinari estis tre riĉa kaj grava, kaj Folco havis la meriton fondi la ĉefan hospitalon de la centro de la toskania ĉefurbo, nome la Ospedale di Santa Maria Nuova.
La spaco kaj la tempo de la vivo de tiu junulino korespondas kun tiu kiun Dante priskribas en la Vita nuova, pro tio, oni supozas ke ŝi naskiĝis en 1266. Bice edziniĝis al bankisto Simone dei Bardi en 1287 kaj oni supozas ke ŝi mortiĝis en 1290, nur 23jaraĝa. Ŝia tombo troviĝas en la malgranda preĝejo de Sankta Margherita dei Cerchi, ĉe la konstruaĵo kiu estas hejmo de la Muzeo Casa di Dante. Post la morto de Bice, Dante nomigis ŝin Beatrice, kies nomo signifas la glora en latina, konvertante ŝin en simbolo de fido kaj en gvido kaj ĉiela protektanto. Detruita de la novaĵo de la morto de lia amatino, Dante ĵetis sin al seksa ĥaoso kun granda nombro de amatinoj, ĝis post unu jaro li edziĝis al Gemma Donatil.