Beatriz Enríquez de Arana

Beatriz Enríquez de Arana (Santa María de Trassierra, Kordovo, 1465 - samloke, 1522) estis kunulino de Kristoforo Kolumbo, kaj patrino de ilia filo Hernando Colón.

Beatriz Enríquez de Arana
Kristoforo Kolumbo kaj Beatriz Enríquez ĉe la pordo de la moskeo de Kordovo
Kristoforo Kolumbo kaj Beatriz Enríquez ĉe la pordo de la moskeo de Kordovo
Persona informo
Naskonomo Beatriz Enríquez de Arana
Naskiĝo 30-an de novembro 1464 (1464-11-30)
en Kordovo
Morto 20-an de majo 1521 (1521-05-20) (56-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Amkunulo Kristoforo de Bavario
Infano Hernando Colón
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Beatriz Enríquez de Arana, kiel orfino, loĝis kun sia kuzo kaj laboris kiel teksistino. Kristoforo Kolumbo kaj ŝi neniam geedziĝis, sed je sia morto Kolumbo heredigis al ŝi sian havaĵon kaj faris, ke lia unua filo, Diego, traktu ŝin kiel veran patrinon. Ili havis unu filon, nome Hernando Colón (nomita same Fernando fare de kelkaj fontoj), kiu veturis kun sia patro al Ameriko en lia kvara vojaĝo kaj kiu poste verkis la Historia del Almirante Don Cristóbal Colón, nome biografio de sia patro eble tro laŭdema.[1][2]

Notoj redakti