Beck's

germana bierfarejo

Beck's estas la nomo de germana biero. La ĉefa bierfarejo de Beck's situas en la urbo Bremen en la nordo de Germanio. Beck's estas fondita en la jaro 1873 kaj apartenas al la bierfarejo Brauerei Beck GmbH & Co KG. En 2002 la bierfarejo estis aĉetata de la belga firmao Interbrew. Ekde 2004, Interbrew ŝanĝis sian nomon al InBev kaj post aĉeto de la usona biermarko Anheuser-Busch nun estas konata kiel Anheuser-Busch InBev (mallonge AB InBev). Inbev nuntempe estas la plej granda biermarko de la mondo.

Beck's
bierfarejo vd
Dum 1873 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondintoj Heinrich Beck • Lüder Rutenberg vd
Sidejo Bremeno
Lando Germanio
Agokampo biero
Posedata de AB InBev vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
La bierfarejo en Bremen, flanke de la rivero Weser
 
en la historia bierfarejo