Bengallingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la bengala lingvo

La bengallingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bengala lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon বাংলা উইকিপিডিয়া. La projekto fondiĝis en januaro 2004. La 16-an de julio 2024 ĝi enhavas 155 306 artikolojn.

Bengallingva Vikipedio
Retadreso bn.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bengala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de julio 2024
Artikolnombro 155 306
Profundeco 299.6
Paĝoj 1 257 646
Redaktoj 7 479 877
Uzantoj 462 022
Aktivaj uzantoj 949
Administrantoj 14
Dosieroj 18 725
vdr

La projekto superis 10 000 artikolojn en oktobro 2006, iĝante la dua sud-azia lingvo faranta tion. La 25-an de decembro 2020 la retejo atingis la mejloŝtonon de cent mil artikoloj. Ĝis la 17-a de oktobro 2021, la projekto sume havas 1.170 aktivajn redaktantojn monate, kaj okupas la 4-an rangon laŭ profundo inter Vikipedioj. En 2018, la bengala Vikipedio estis rigardata ĉirkaŭ 190 milionoj da fojoj el la tuta mondo. Averaĝe la retejo estis vidata pli ol 500 mil fojojn tage.

Ekde junio 2020, bengala Vikipedio estas la sola reta senpaga enciklopedio verkita en la engala lingvo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej grandaj bengallingvaj enhav-rilataj retejoj en interreto.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti