Benjamin Camosato

brazila dentisto, filatelisto kaj esperantisto

Benjamin CELESTINO CAMOSATO (foje ankaŭ skribita "Camozato") /benĵamin selestinŭ kamozatŭ/, brazilano, dentkuracisto. Fondinto kaj unua prezidanto de "Societo Sankta Katarino" (1907) en Florianopolo, kaj de "Sud-Brazila Esperantistigilo" (1927) en Porto Alegro. Dir. de la revuo "Brasil Filatélico", kiu publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto.

Benjamin Camosato
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1885 (1885-05-19)
en Cachoeira do Sul
Morto 4-an de majo 1964 (1964-05-04) (78-jaraĝa)
en Porto-Alegro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantistodentistofilatelisto
vdr

En 1923 li faris dokumentfilmon en Cachoeira do Sul pri ribelo kiu okazis en Sud-Riogrando en tiu jaro gvidita de Getúlio Vargas. Li produktis ankaŭ la filmon "La Reĝa Ŝipo Italio en Rio Grande" (1924, 26min48s), pri la alveno de tiu ŝipo, kiu vizitis sudajn landojn por propagando de la itala kulturo kaj la politiko de Mussolini. La filmo montras la komandanton kaj oficirojn en vizito al urboj de la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, kun akcepto de aŭtoritatoj, italaj enmigrintoj kaj simpatiantoj de faŝismo. Troviĝas priskribo de la filmo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (en la portugala)

Li kunfondis en 1931 la Sudriograndan Filatelan Societon en Porto Alegre kaj redaktis la unuajn jarojn de ties eldonaĵo, kiu same pritraktis Esperanton. Li estis poste nomumita honora membro de tiu Societo.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Camosato el la Enciklopedio de Esperanto.