Benjamin Henrichs

germana-ganaa futbalisto

Benjamin Henrichs - aŭ je plena nomo Benjamin Paa Kwesi Henrichs, naskiĝis la  23-an de februaro 1997(nun 1997-02-23) en Bocholt, do nun 23-jara - estas germana-ganaa profesia futbalisto. Li futbaliĝis en la klubo Bayer Leverkusen, en kiu li aktivis ekde 2004 (en la aĝo de 7 jaroj) ĝis 2015. Tiam li profesiiĝis, ĝis 2018 pli anis en la unua vira teamo de la klubo de Leverkusen, poste ĝis 2021 membris en la teamo de la klubo AS Monaco kaj ekde tiam en la futbalklubo RB Leipzig. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, dum kiam ali samtempe de la jaroj 2015 ĝis 2019 partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19- kaj sub-21-jaruloj kaj en 2021 en la germana teamo de la Somera Olimpiko 2021. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "20".

Benjamin Henrichs
Persona informo
Naskonomo Benjamin Paa Kwesi Henrichs
Naskiĝo 23-an de februaro 1997 (1997-02-23) (27-jaraĝa)
en Bocholt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo) en la
vdr
Henrichs de la Pokalo de FIFA-konfederacioj de 2017