Berliner Morgenpost
gazeto germana
Berliner Morgenpost ("berlina matena poŝto") estas germana regiona gazeto. Laŭ la nomo facile diveneblas, ke ĝi fondiĝis en Berlino kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 20-a de septembro 1898 aperas ĉiutage (do inkluzive de dimanĉoj). En la dua jarkvarono de 2016, do inter aprilo kaj junio, vendiĝis averaĝe 83 468 ekzempleroj ĉiutage.
Berliner Morgenpost | ||
afiŝo de 1901
| ||
taggazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutaga | |
| ||
Establodato | 20-a de septembro 1898 | |
Posedata de | Funke Mediengruppe vd | |
| ||
Retejo | morgenpost.de | |