Bermeĥo (hispane: Bermeja) estus meksikia insulo situanta nord-okcidente de la duoninsulo Jukatano en la Meksikia Golfo. Kvankam ĝi registritas en multaj mapoj de la jaroj 1539 ĝis 1946 (ankaŭ oficialaj meksikiaj), nek esplorŝipo nek satelito trovis insulon en ĝia laŭfonta pozicio: 22° 33′ norde / 91° 22′ okcidente. Ĝia onidira areo estus 80 km².

Mapo de 1846 kun I. Bermeja en la nord-okcidento
En mapo de 1818–1820 Bermeĥo skribitas Vermeja. Nordoriente al ĝi videblas rifaro Negrillios, alimape Negrillos, same ne trovebla.

Historio redakti

Bermeĥon unue menciis Alonso de Santa Cruz en 1539, en listo de la insuloj de la regiono aperinta en Madrido: "El Yucatán e Islas Adyacentes". Alonso de Chaves en la libro "Espejo de Navegantes" en Sevilo ĉirkaŭ la jaro 1540 sciigis ĝian precizan pozicion kaj skribis ke en la distanco la insulo aspektas "ruĝega", hispane "bermeja". En 1820 la geografia verkaĵo "Derrotero de las Islas Antillas" (Madrido) dubis la ekziston de Bermeĥo, interalie ĉar en 1804 ĝi ne troveblis en la donita pozicio. En 1997 ŝipo speciale sendita de la meksikia ŝiparministerio tie mezuris 40 metrojn da akvoprofundo, nek ĉirkaŭe trovis indikon pri estanta aŭ estinta insulo. La ignorado de Bermeĥo en kontrakto de la jaro 2000 pri la marlimo inter Meksiko kaj Usono pligrandigas la usonan porcion de antaŭe trovita submara naftejo.

Teorioj redakti

Jen kelkaj dubindaj klarigoj pri la sorto de Bermeĥo - la du lastaj uzitaj de certaj meksikiaj politikistoj:

  • Ĝi sinkis respektive detruiĝis pro tertremoj, tektonikaj movadoj, aŭ erozio.
  • Altiĝanta marnivelo, eble kaŭze de klimata varmiĝo, ĝin inundis.
  • Okazis kombino inter ĉi-supraj faktoroj.
  • Koruptaj meksikaj oficistoj neas ĝian kvankaman ekziston por favori usonajn interesojn.
  • Por plivastigi la usonan marteritorion la CIA ĝin eksplodigis.

Plej verŝajnas hodiaŭ, ke Bermeĥo neniam ekzistis, sed nur estis kartografia eraro kopiita dum jarcentoj.

Vidu ankaŭ redakti