Bernard BARTON (naskiĝinta la 31-an de januaro 1784 en Carlisle, mortinta la 19-an de februaro 1849 en Woodbridge) estis angla poeto, komercisto kaj instruisto. Li kromnomiĝis The Quaker Poet.

Bernard Barton
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1784 (1784-01-31)
en Carlisle
Morto 19-an de februaro 1849 (1849-02-19) (65-jaraĝa)
en Woodbridge
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Infano Lucy Barton
Okupo
Okupo poeto • redaktisto • verkisto
vdr

Vivo redakti

Same kiel la patro li estis komercisto, poste privata instruisto en Liverpool. en 1810 li ekis bankisti.

Jam la unuaj poeziaĵoj de 1812 titolite »Metrical effusions« plaĉis la legantaron. Liaj »Poems by an amateur« (1818) gajnigis amikecon kun al londona librovendisto Baldwin; laŭdis »Poems« (1820) gravuloj kiel Southey, Charles Lamb kaj Byron. Kuraĝigite li publikigis ankoraŭ plurajn aliajn kolektojn kiuj ĉiuj enhavas ideojn kvakerismajn, havis elegantan stilon kaj facile legeblas; jen: »Napoleon, and other poems«, »Verses on the death of Shelley« (1822), »Minor poems«, »Poetic vigils« (1824), »Devotional verses« (1826), »A widow's tale, and other poems« (1827), »A new-year's eve, and other poems« (1828), »Fisher's juvenile scrap book« (1836), »The reliquary« (1836) und »Household verses« (1845).

Lia fillino plue eldonis liajn skribaĵojn el junulaj jaroj, »Selections from the poems and letters of Bernard B.« (1849).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 409 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti