Berta de Arnsbergo

Berta de Arnsbergo (mortis la 8-an de januaro 1292) estis ekde antaŭ 1243 ĝis sia morto princabatino de la abatinejo Essen.

Berta de Arnsbergo
Princabatino de Essen
Sekvanto Beatrica de Holte
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
Morto 8-an de januaro 1292 (1292-01-08)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Gottfried II vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Berta de Arnsbergo estis filino de Gotfrido la 2-a, Grafo de Arnsbergo. La patrino estis Agneta de Rudenbergo. La fratino de Berta, Adelhejda, geedziĝis kun Konrado la 2-a Burggrafo de Strombergo. Irmgarda estis monaĥino en la monaĥejo Oelinghausen, Sofia geedziĝis kun Bernardo la 3-a, Nobelo de Lippe-Detmold. Ŝia frato Gotfrido fariĝis pli malfrue Gotfrido la 3-a, Grafo de Arnsbergo. Fratino Sirada estis pli malfrue abatino de Sankta Egidio je Monastero, frato Hermano estis kanoniko en Soest.[1]

Vivo redakti

La abatino provis defendi sin kiel imperia princino inter potencaj najbaroj. En 1262 abatino kaj monaĥina konvencio elektis ĉefepiskopon Engelberto la 2-a de Kolonjo kiel vokton dumvivan. Post lia morto Rudolfo la 1-a igis sin elekti en 1275 kiel nova vokto, por fortigi en ĉi tiu regiono per akcentado de malnovaj imperiaj rajtoj sian propran potencon. Per la plenumo de la vokteco li komisiis en 1288 la grafon de Mark. La ĉefepiskopo ne volis akcepti sian repremiĝon kaj provis per parte ekstremaj rimedoj refortigi sian potencon en la abatinujo Essen.[2]

Ĉefepiskopo Siegfried provis komence nuligi la rajton pri la de la voktelekto fare de abatino kaj konvencio kaj plene submeti la abatinujon al la ĉefepiskopo de Kolonjo. Ĉar Berta de Arnsbergo jam en 1245 estis aprobiginta „exemtio“-n (juĝan suverenecon) de la abatinujo fare de papo Inocento la 4-a kaj tio estis denove konfirmata de Romo post la proceso, ŝi tenis gravan jurdokumenton kontraŭ la postuloj de la ĉefepiskopujo Kolonjo, al kiu Essen estis subigita. La kontraŭaj juraj postuloj kaŭzis konfliktojn en la abatinujo. Parto de la konvencio kun la priorino ĉe la pinto subtenis la ĉefepiskopon. Reĝo Rudolfo pli malfrue enketigis la jurajn disputojn inter la du partioj fare de komisiono, pri kies rezultoj ne plu estas io konata.[3]

Post malvenko kaj kaptiĝo de ĉefepiskopo Sigfrido en la batalo de Worringen la reĝo transdonis la voktejon en 1288 al grafo Eberhardo de la Mark. En 1289/90 ĉefepistkopo Sigfrido agis rekte kontraŭ Berta de Arnsbergo, por eksigi ŝin kiel abatino. Komence li konfiskis ŝiajn vinberĝardenojn en Rejnlando.[4] Oni akuzis ŝin pro plej gravaj krimoj, ekzemple simonion, malatenton de la elpelo el la eklezio diktita de la kolonja juĝovikario, komenci aferon kun trompuloj kiel Tile Kolup kaj forĵetado de ekleziaj bienoj. Aparte oni riproĉis al ŝi la rezistemon kontraŭ la ĉefepiskopejo Kolonjo.

Berta forestis je procesdato, al kiu oni estis asigninta ŝin al Kolonjo. Sekve de tio la ĉefepiskopo deklaris ŝin detronigita. Subtenate de la paroĥestrino de Essen, Meĥthilda de Rennenberg li faris sian nevinon Irmgarda de Wittgenstein abatino en Essen. Tiun ĉi li jam mallongan tempon antaŭe estis enoficiginta kiel abatino en Herford. Tamen la ĉefepiskopo ne sukcesis daŭreme eksigi abatinon Berta. Por sia subteniĝo ŝi estis turninta sin al la grafo de Berg. Per tio ŝi povis defendi sian oficon ĝis sia morto.

Nur post la morto de Berta la konflikto estis solvata. Princokongreso en Deutz konfirmis al 28-an de julio 1295 al la abatinujo la balotrajton pri la vokto. Al Eberhardo de la Mark oni atribuis je tiu ĉi okazo la voktorajtojn dumvivajn.[5]

Sub Berta komenciĝis la rekonstruo de la abatopreĝejo de Essen, forbrulinta en 1275, en ĝia formo ankoraŭ ekzistanta nuntempe in ihrer heute noch bestehenden Gestalt.

Dokumento el la jaro 1286 atestas, ke la grafo de Limburg estis garantie doninta la voktorajton de la ĉefbieno Ehrenzell okcidente de la abatinujo al abatino Bertha de Arnsbergo. Ĉefbieno Ehrenzell estis unu el ses ĉefbienoj en la abatinujo Essen, al kiu la aliaj bienoj devis liveri siajn impostajn produktojn. Ĝian ŝoltison nomumis la princabatino, kaj laŭ ŝia komisio li ankaŭ estis juĝisto. Abatino Berta de Arnsbergo aĉetis en 1288 la evidente garantie donitan ĉefbienon Borbeck de la kavaliroj Hermano kaj Wenemaro de Altendorf, por postsekve konstrui tie la antaŭan konstruaĵon de la nuna kastelo Borbeck, nuntempe parto de la urbo Essen. Per tio ŝi esprimis sian regan okupon kiel princabatino.

Komencante la rekonstruon de la abatopreĝejo kaj akcentante imperiajn rajtojn kaj papajn privilegiojn, Berta decide kontribuis al tio, konduki la abatinujon el ekzistominaca krizo kaj tiel sekurigi ĝian pluekziston kiel memstara imperia princlando.

Literaturo redakti

  • Ute Küppers-Braun: Macht in Frauenhand – 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen. Klartext-Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-106-X.
  • Theodor Joseph Lacomblet (eldoninto): Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins oder des Erzstifts Cöln, der Fürstenthümer Jülich und Berg, Geldern, Meurs, Cleve und Mark, und der Reichsstifte Elten, Essen und Werden. Aus den Quellen in dem königlichen Provincialarchiv zu Düsseldorf und in den Kirchen- und Stadtarchiven der Provinz. 2-a volumo: Von dem Jahr 1201 bis 1300 einschliesslich. Schönian'sche Buchhandlung in Commission, Elberfeld 1846, S. XIf.
  • F. Ph. Funcke: Geschichte des Fürstenthums und der Stadt Essen. Ein Beitrag zur Geschichte Rheinland-Westphalens. Kamp, Mülheim an der Ruhr, 1848.

Referencoj redakti

  1. Karl Féaŭ de Lacroix: Geschichte Arnsbergs. H. R. Stein-Verlag, Arnsbergo 1895 (represo: Stein, Werl 1983, ISBN 3-920980-05-0), S. 33.
  2. Manfred Petry: Das Stift Essen. En: Peter Berghaus, Siegfried Kessemeier: Köln, Westfalen 1180–1980. Landesgeschichte zwischen Rhein und Weser. 2-a eldono. Landschaftsverband Westfalen-Lippe, Monastero 1981, pj. 165–167.
  3. Funcke: Geschichte des Fürstentums und Stift Essen. p. 94.
  4. Funcke: Geschichte des Fürstentums und Stift Essen. p. 96.
  5. Funcke: Geschichte des Fürstentums und Stift Essen. S. 97.