Bestoĝardeno de Indianapolo

39° 46′ 1″ N 86° 10′ 37″ U / 39.76694 °N, 86.17694 °U / 39.76694; -86.17694 (mapo)

Bestoĝardeno de Indianapolo
bestoĝardeno [+]

LandoUsono
RegionoIndianio
SituoIndianapolo
- koordinatoj39° 46′ 1″ N, 86° 10′ 37″ U (mapo)39.766944-86.176944Koordinatoj: 39° 46′ 1″ N, 86° 10′ 37″ U (mapo)

Areo0,26 km² (26 ha)

Vizitantoj1,1 milionoj (2019)

Bestospecioj235
Bestoj1416

Bestoĝardeno de Indianapolo (Indianio)
Bestoĝardeno de Indianapolo (Indianio)
DEC
Bestoĝardeno de Indianapolo
Bestoĝardeno de Indianapolo
Lokigo de Indianio en mondo
Map
Bestoĝardeno de Indianapolo

Vikimedia Komunejo:  Indianapolis Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Bestoĝardeno de Indianapolo aŭ en angla The Indianapolis Zoo, estas situanta en Indianapolo, Indianio, Usono. En 1944 oni ekpensis pri eblo starigi bestoĝardenon en Indianapolo kiam ĵurnalisto Lowell B. Nussbaum ekverkis siajn opiniojn pri la temo pere de sia kolumno "Inside Indianapolis." Tio inspiris anojn de Indianapolo kaj oktobr de 1944 aperis la fondaj statutoj "Articles of Incorporation for the Indianapolis zoological society, INC".[1] Tuj la membroj de tiu grupo skizis la estontajn planojn por la zoo.[1]" Ĝi malfermiĝis al publiko en 1964. Ties nuna hejmo en la Ŝtata Parko Blanka Rivero White River State Park malfermiĝis en 1988 kun amplekso de 26 ha. La zoo gastigas pli ol unu milionoj da vizitantoj ĉiujare kaj ludas gravan rolon en tutmonda konservado kaj scienca esploro, inklude plenumado de la unua tutmonda sukcesa artefarita fekundigo de Afrika elefanto. La Bestoĝardeno de Indianapolo estas la ununura institucio agnoskita de la Association of Zoos and Aquariums (AZA) kaj de la American Alliance of Museums kiel bestoĝardeno, publika akvario, kaj botanika ĝardeno. La zoo estas privata ne-profita organizaĵo, kiu ne ricevas takseltenon kaj estas subtenita tute de membra pagado, admitado, donacoj, vendado kaj ĉiujara fondokolekto. La zoo disponigas multajn laŭsezonajn amuzveturojn, bestnutradojn, rotaciajn ekspoziciaĵojn, kaj prezentojn.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 . The History of the Indianapolis Zoo. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 8-a de novembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2013-11-05.
  2. Indianapolis Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-11-18. Alirita 2022-11-19.