Bestokastristo estas metiisto, kiu kastras bredbestojn. En Bohemio oni diris al bestokastristoj barovistoj (de la vorto barovo, te. kastrita porko), en Valaĥio kaj Moravia Slovakio ili estis konataj kiel skrotistoj (ĉar ili senigis la bestojn de skroto).

Persona dokumento de bestokastristo, eldonita en la tn. Loĝejo de bestokastristo en Komňa
Bestokastristoj – fratoj Albín, Jan kaj Metoděj Bartošidoj el Hostětín (ĉirkaŭ la jaro 1910)

Dum plimulto de la jaro ili iradis al laboro, precipe al teritorio de hodiaŭa Slovakio kaj Ukrainio, PollandoLitovio, kaj ankaŭ GermanioHungario. La skrotista metio apartenis en la pasinteco al tiuj profitemaj, la kapabla skrotisto dum la tago kapablis perlabori eĉ tiom, kion aĉetisto aŭ buŝisto por unu monato. En ĉirkaŭaĵo de Slavičín vivtenis sin per bestokastrado kutime eĉ duono de vira loĝantaro de unuopaj vilaĝoj kaj la metio herediĝis el la patro al la filo.

Historio redakti

En mezepoko pri la kastrado de brutaro plej ofte zorgis municipa paŝtisto. Informoj pri skrotistoj kiel specialigita metio devenas el la 16-a jarcento, nome precipe el Hungara reĝlando, sed ankaŭ el Moravio. En la orienta Moravio la bestokastrita metio koncentriĝis ekde la 18-a jarcento precipe en vilaĝoj en ĉirkaŭajo de Bojkovice kaj Slavičín, de kie ĉi tieaj viroj foriradis al laboro kaj perlaboro ĝis Germanio, Hungara reĝlando aŭ Rusio. En la tempo de la unua mondmilito kaj la disfalo de Aŭstrio-Hungario, kiam la vojaĝado estis malplifaciligita, komencis falo de la skrotista metio, sed ĝia pereo venis nur en la tempo de la dua mondmilito kaj post aliro de komunismo. La skrotistoj estis organizitaj en principo de gildo, la junaj lernantoj faris antaŭ lerta skrotisto la ekzamenon, kies konsisto estis kastri beston, kutime apron. La insigno de skrotisto estis leda sako, iam ornamita de metalaj aŭ enbatitaj bildetoj de hejmaj bestoj. Li portis en la sako tranĉilojn kaj pluajn helpilojn por sia laboro.

Plena pereo de la bestokastrista metio okazas en la jaro 1951, kiam ilia profesio estis anstataŭigita de veterinara servo.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti