Hostětín estas municipo en Blankaj Karpatoj, Ĉeĥio. Hostětín situas ĉirkaŭ 5 km sude de Slavičín sur ŝoseo de Bojkovice al Bylnice. Vivas ĉi tie 217 loĝantoj (2023).

Hostětín
germane Hostietin
vilaĝo
Vido al Hostětín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hostětín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Parto de Moravia Slovakio
Montaro Blankaj Karpatoj, Vizovica montetaro
Situo Hostětín
 - alteco 384 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 00″ N 17° 52′ 46″ O / 49.05000 °N, 17.87944 °O / 49.05000; 17.87944 (mapo)
Katastro 3,63 km² (363 ha) Hostětín
Loĝantaro 217 (2023)
Denseco 59,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1412
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 31
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 550736
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hostětín
Retpaĝo: www.hostetin.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas de la jaro 1412.

Trafiko redakti

En Hostětín estas haltejo sur fervojlinio Brno - Trenčianska Teplá.

Daŭripova disvolviĝo redakti

 
Princo Karlo en vilaĝplaco en Hostětín

Vilaĝo estas konata pro ekologiaj projektoj, kiuj estas realigataj de la jaro 1995, ekzemple mostfarejo kun ekologia produktado, lagunejo, solaraj paneloj, pasiva domo, kiu funkcias samtempe kiel edukcentro. Pro tio vilaĝon vizitis la 22-an de marto 2010 Karlo, princo de Kimrujo. En jaro 2015 vizitis vilaĝon okaze de la Tera Tago usona ambasadoro Andrew Schapiro[1]. Dum aŭtuno okazas regule dum elektita dimanĉo poma festivalo kun regionaj produktoj kaj edukaj programoj por familioj kun infanoj.[2]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti