La beteoj estas etno, kiu vivas en la okcidento de Ebur-Bordo, nome en la regionoj Gagnoa, Soubré, Issia, Saïua kaj Daloa, kiujn oni kune nomas la "buklo de kakao". La beteoj formas proksimume 10 % de la loĝantaro de la lando. Ili apartenas al la kultura grupo de la kruoj, ili migris de Liberio al Ebur-Bordo en la 15-a jarcento.

Beteoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Masko de la beteoj, 20-a jarcento

La nuna (2008) prezidento de Ebur-Bordo Laurent Gbagbo apartenas al la etno de la beteoj.