Bettingen BS
Bettingen | |
---|---|
Kantono | Bazelo Urba |
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Bazelo Urba) |
Koordinatoj | 47° 34′ 16″ N 7° 39′ 54″ O / 47.57111 °N, 7.66500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1215 |
Areo | 2,23 km² |
Alteco | 378 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4126 |
Komunumkodo | 2702 |
Pri la komunumoRedakti
Bettingen estas komunumo en Kantono Bazelo Urba, Svislando. Ĝi havis 1215 loĝantojn je la 31-a de majo 2010.
GeografioRedakti
Bettingen situas en nordoriento de Kantono Bazelo Urba, sude de la urbo Riehen. Ĝi estas krom Riehen la ununura kampara komunumo de la urba kantono.
Al Bettingen apartenas ankaŭ la vilaĝoparto Sankt Chrischona. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Kaiser sur alteco de 522 m s.m.[1] en Sankt Chrischona. Tie staras la televidoturo de Swisscom, kiu estas kun alteco de 250 metroj la plej alta konstruaĵo de Svislando.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Bettingen limas en okcidento kaj nordo al la urbo Riehen, en oriento al Inzlingen (Baden-Virtembergo, Germanio), kaj en sudo al Grenzach-Wyhlen (Baden-Virtembergo, Germanio).
TrafikoRedakti
Malgraŭ ĝia proksimeco al Bazelo Bettingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita per la buso n-ro 32 al Riehen al la loka transportreto de Bazelo.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Bettingen datiĝas el la jaro 777.[2]
La preĝejo de Sankt Chrischona estis menciita la unua fojon en la jaro 1353 kiel filio de la preĝejo de Grenzach. Ĝis la reformacio en la jaro 1528 la preĝejo estis pilgrimejo.
En la jaro 1513 la urbo Bazelo akiris la vilaĝon Bettingen, kaj ĝin administris unue en aparta voktejo kaj ek de 1627 kiel parto de la voktejo Riehen.
Okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Bettingen restis kune kun Riehen ĉe Kantono Bazelo Urba.
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Bettingen
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Fonto: Mapo sur SwissTopo
- ↑ Fonto: Brigitta Strub: Bettingen en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-28)
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Bettingen Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Bettingen en la Historia Leksikono de Svislando