Safien

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Versam-Safien (stacidomo).

Safien (malnova romanĉlingva nomo Stussavgia) estas komunumo de la samnoma komunumaro kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 314 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Safien
Blazono de Safien
Preĝejo de Neukirch en la valo de Safien
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Safien
Koordinatoj  46° 40′ 57″ N 9° 18′ 57″ O / 46.68250 °N, 9.31583 °O / 46.68250; 9.31583 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 57″ N 9° 18′ 57″ O / 46.68250 °N, 9.31583 °O / 46.68250; 9.31583 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 100,58 km²
Alteco 1315 m super marnivelo
Poŝtkodo 7107
Komunumkodo 3651
Mapo de Safien

Geografio redakti

La komunumo Safien etendiĝas en preskaŭ la tuta valo de Safien, tra kiu fluas la rivero Rabiusa, suda alfluanto de Antaŭa Rejno. La komunumo Safien konsistas el la vilagoj Safien-Platz, Camana-Boda, Thalkirch kaj Neukirch, kaj tuta aro da malgrandaj setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo estas en sudo de la komunumo sur alteco de 3039 m s.m. la kulmino de la monto Alperschällihorn.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Safien limas en nordo al Tenna, en nordnordoriento al Versam, en nordoriento al Cazis, en orientonordoriento al Flerden, en oriento al Tschappina, en orientsudoriento al Mathon, en sudoriento al Casti-Wergenstein, en sudsudoriento al Sufers, en sudo al Splügen, en sudsudokcidento al Nufenen, en sudokcidento al Valzo, en okcidentosudokcidenton al Sankt Martin, en okcidento al Duvin, en nordokcidento al Pitasch, kaj en nordnordokcidento al Riein.

Trafiko redakti

Safien situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La loko estas atingebla per vala vojo malfermita en la jaro 1885, kiu komenciĝas en Versam.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Safien datiĝas el la jaro 1219 kiel Stosavia. Dum mezepoko en la valo de Safien troviĝis alpopaŝtejoj, kiujn kultivis romanĉaj kamparanoj el la regionoj Heinzenberg, Schams kaj Rheinwald. De 1300 ĝis 1310 estis kreita je instigo de la Senjoroj de Vaz valzaj setlejoj en la valo. Dua almigrado de valzoj okazis en la 14-a jarcento sub la regado de la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1383 sekvis la Senjoroj de Rhäzüns kiel landaj mastroj kaj en la jaro 1493 la Senjoroj de Trivulzio akiris la mastrecon. Jam en la jaro 1362 Safien estis menciita kiel memstara komunumo kun komunumestro kaj ĵurio. Ĝis 1850 Safien estis propra tribunalkomunumo de la supra tribunalejo Thusis. Surbaze de la leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono de 1851 Safien fariĝis parto de la komunumaro Safien, kiu apartenis al la distrikto Heinzenberg. La distrikto Heinzenberg estis en la jaro 2000 malfondita, kaj la komunumaro Safien estis kun efiko de la 1-a de januaro 2001 atribuita al la nova distrikto Surselva. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti