Flerden

komunumo de Svislando
Flerden
Blazono de Flerden
Reformita preĝejo de Flerden
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Thusis
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.40000 °O / 46.70000; 9.40000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 9° 24′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.40000 °O / 46.70000; 9.40000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 223
Areo 6,09 km²
Alteco 1231 m super marnivelo
Poŝtkodo 7426
Komunumkodo 3662
Mapo de Flerden

Pri la komunumo redakti

Flerden (en la romanĉa lingvo Flearda) estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Flerden situas ĉe la bordo de la rivereto Sanderas, kiu en Cazis alfluas al Malantaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Flerden mem ankaŭ la setlejoj Baria en sudoriento de la komunumo kaj Badugns.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Flerden limas en nordo al Cazis, en oriento al Masein, en sudoriento al Urmein, en sudokcidento al Tschappina, kaj en okcidento al Safien.

Trafiko redakti

Flerden situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flanka vojo de Thusis tra Masein, kiu estis konstruita en la jaro 1901. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Thusis.

Lingvoj redakti

Ankoraŭ en la jaro 1880 63,9% de la loĝantaro de Flerden parolis la romanĉan lingvon. Ek de tiam la proporcio de la germanlingvanoj konstante kreksis. Ĝis en la jaro 1941 la parto de la romanĉlingvanoj malaltiĝis al 12,6%. Aktuale la germana lingvo estas la ununura oficiala lingvo de la komunumo. Kadre de la popolnombrado de la jaro 2000 96% de la loĝantaro parolis la germanan kaj nur 4% la romanĉan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Flerden datiĝas el la jaro 1156 kiel Flirden. Dum mezepoko la grandbieno de Flerden apartenis al la Monaĥejo Cazis. La regantoj en Flerden estis ĝis 1337 la Senjoroj de Vaz, tiam sekvis la Grafoj de Werdenberg kaj la Senjoroj de Rhäzüns, kaj ek de 1475 la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la flerdenanoj sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti