Thusis (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Thusis)

La komunumaro Thusis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 5080 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Thusis.

Komunumaro Thusis
Blazono de la komunumaro Thusis
Thusis vidita de la burgruino Obertagstein
Mapo de la komunumaro Thusis
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Ĉefloko Thusis
Koordinatoj  46° 42′ N 9° 26′ O / 46.700 °N, 9.433 °O / 46.700; 9.433 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ N 9° 26′ O / 46.700 °N, 9.433 °O / 46.700; 9.433 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5080 (2009-12-31)
Areo 77,28 km²
Loĝantardenseco 66 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Thusis situas okcidente de la Malantaŭa Rejno kaj konsistas el la komunumo de la suba Heinzenberg.

Komunumoj de la komunumaro Thusis redakti

La komunumaro Thusis konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Thusis estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Cazis 1499 31.18 3661
  Flerden 223 6.09 3662
  Masein 398 4.20 3663
  Thusis 2696 6.81 3668
  Tschappina 142 24.67 3669
  Urmein 122 4.33 3670
Totale 6 5080 77,28 0211

Historio redakti

La komunumaro Thusis estis kreita kadre de la nova administra ordo de la jaro 1851 el parto de la najbararoj de la supera tribunalo Thusis. La tiam kreita komunumaro apartenis ĝis la jaro 2000 al la distrikto Heinzenberg kaj ek de 2001 post la dissolvo de la distrikto Heinzenberg al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti