Pitasch
Pitasch | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 43′ 48″ N 9° 13′ 12″ O / 46.73000 °N, 9.22000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 48″ N 9° 13′ 12″ O / 46.73000 °N, 9.22000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 107 |
Areo | 10,79 km² |
Alteco | 1060 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7111 |
Komunumkodo | 3578 |
Pri la komunumo
redaktiPitasch (prononcu pitaŝ) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 107 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiLa komunumo Pitasch situas sudoriente de la rivero Glogn (en germana lingvo Glenner), suda alfluanto de la Antaŭa Rejno. La kernvilaĝo situas sur teraso inter la valoj Val Renastga kaj Val da Pitasch. Krom la vilaĝo Pitasch mem la la komunumo apartenas la setlejoj Mulin da Pitasch, Matsch, Plauns, Cabiena, Runca kaj Scuntras.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Pitasch limas en nordo al Sevgein, en nordoriento al Riein, en oriento al Safien, en sudo kaj sudokcidento al Duvin, kaj en nordokcidento al Cumbel.
Lingvoj
redaktiLa loĝantaro de Pitasch estas ĉefe romanĉlingva. Oni parolas en Pitasch la sursilvanan dialekton.
Trafiko
redaktiPitasch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Moulin da Pitasch, kiu situas ĉe la bordo de Glogn kondukas la kantona vojo de Valzo al Ilanz, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio. Flanka poŝtaŭtolinio kondukas de Moulin da Pitasch supren al la terso, kie situas la vilaĝo Pitasch.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Pitasch datiĝas el la unua duono de la 9-a jarcento nome el la karolinga urbaro de la jaro 831 kiel Pictavi. En la jaro 960 parto de la rajtoj pri la preĝejo de Pitasch estis transdonitaj al la episkopo de Koiro. En la jaro 1526 Pitasch aliĝis al la reformacio. [1] [2]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Martin Bundi: Pitasch en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-03)
- ↑ Fonto: Paĝo pri la preĝejo sur la retejo de Pitasch Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Pitasch Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Pitasch en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pitasch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Reformita preĝejo de Pitasch
-
Mezepokaj freskoj de la apostoloj en la preĝejo
-
Strateto de Pitasch