Sevgein

komunumo de Svislando
Sevgein
Blazono de Sevgein
Sevgein
former municipality of Switzerland • setlejo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 45′ 54″ N 9° 13′ 12″ O / 46.76500 °N, 9.22000 °O / 46.76500; 9.22000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 54″ N 9° 13′ 12″ O / 46.76500 °N, 9.22000 °O / 46.76500; 9.22000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 4,55 km²
Alteco 861 m super marnivelo
Poŝtkodo 7127
Komunumkodo 3584
Mapo de Sevgein

Pri la komunumo redakti

Sevgein estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Sevgein signifas oriente de la rivero Glogn (germane Glenner), kiu formas la okcidentan limon de la komunumo kaj estas ĉefa alfluanto de Antaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sevgein la setlejoj Curschetta, Tschentaneras kaj Darpinaus.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sevgein limas en nordo al Castrisch, en oriento al Riein, en sudo al Pitasch, en sudokcidento al Cumbel, en okcidento al Luven, kaj en nordokcidento al Ilanz.

Trafiko redakti

Sevgein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Riein al Ilanz.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sevgein datiĝas el la jaro 840 kiel Soviene.

Dum la 14-a jarcento bienposedantoj en Sevgein estis krom liberaj kamparanoj la Baronoj de Montalt. Ties prakastelo Casti situis apud la malnova vojo de Sevgein al Pitasch.

Dum mezepoko Sevgein formis paroĥon kune kun Castrisch. Ĉar Castrisch aliĝi al la reformacio, dum Sevgein restis grandparte katolika, Sevgein en la jaro 1575 disiĝis de la paroĥo Castrisch. En la jaro 1647 Sevgein fariĝis aparta paroĥo, kies preĝejo estis konsekrita al Sankta Tomaso. La nuna arthistorie signifa baroka preĝejo datiĝas el la jaro 1694.

Politike dum mezepoko Sevgein apartenis al la Senjorujo de Laax, de kiu ĝi sendependiĝis en la jaro 1518. Ĝis 1850 Sevgein kun Laas formis tribunalejon. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti