Beugnies

komunumo en Francio

Beugnies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Beugnies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando  Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Fourmies ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59078 [+]
Poŝtkodo 59216
Demografio
Loĝantaro 611  (2021) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 10′ N, 4° 1′ O (mapo)50.1619444444444.015Koordinatoj: 50° 10′ N, 4° 1′ O (mapo) [+]
Alto 179 m - 219 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,92 km² ( 892 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beugnies (Nord)
Beugnies (Nord)
DEC
Beugnies
Beugnies
Situo de Beugnies
Beugnies (Francio)
Beugnies (Francio)
DEC
Beugnies
Beugnies
Situo de Beugnies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beugnies [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 611 loĝantoj sur areo de 8,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Fourmies.

Blazono de Beugnies.
Blazono de Beugnies.

Geografio redakti

Beugnies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Beugnies etendiĝas sur 8,92 km².

Historio redakti

Dum la feŭda epoko, Beugnies ĉiam restis dependa de Avesnes-sur-Helpe. La altaro de ĝia preĝejo estis donacita en 1103 al la abatejo de Liessies. Ankaŭ la abatejoj de Haumont kaj Aulne posedis kelkajn bienojn sur la tereno de Beugnies.

La 14-an de junio 1815, Napoleono kaj ties Granda Armeo trapasis Beugnies survoje al la batalo de Waterloo.

Administrado redakti

Beugnies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti