Beulskopf

Beulskopf estas nomo de 388,2 m alta monto apud Beul en la Rejnlando-Palatinata distrikto Altenkirchen. Ĝi estas post la monto Hoher Schaden (alteco 388,3 m) la dua plej alta monto de la Westerwald-altecĉeno Leuscheid.

Beulskopf
Beulskopf.JPG
Alteco 388,2 m
Situo apud Beul; distrikto Altenkirchen, Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Westerwald
Geografia situo 50° 44′ N, 7° 37′ O (mapo)50.7320833333337.6236111111111Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 37′ O (mapo) f3
Situo de Beulskopf
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La monto situas en la vestervalda regiono Leuscheid, altecĉeno en la nordokcidento de la Vestervaldo. Ĝia pinto situas 5,2 km nordnordokcidente de Altenkirchen sur la akvodislimo de le riveroj Sieg kaj Wied. Sur la orienta ĝis sudsudorienta flanko situas la vilaĝo Beul, kiu parte apartenas al Busenhausen (en la sudsudoriento) kaj parte al Heupelzen (sudsudokcidente). Norde de la monto troviĝas Birkenbeul. Je la orienta flanko de la monto fontas la rivereto Erbach kaj sur la norda flanko la rivereto Birkenbach.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti