Bewitched ("Sorĉita") estas usona komedi-fantazia televidserio, origine elsendita por ok sezonoj en kanalaro ABC ekde la 17a de septembro 1964 ĝis la 25a de marto 1972. Temas pri sorĉistino kiu edziniĝas al ordinara mortonta viro, kaj klopodas fari la normalan vivon de tipa ĉeurba dommastrino. La programo ĝuis grandan popularecon, kaj finis kiel la duaranga plej populara programo en Usono dum sia debuta sezono, kaj restis en la dek-pinto dum siaj unuaj tri sezonoj, kaj ĝuste perdis tiun markon al 11a loko por la sezonoj kvara kaj kvina. La programo estas plu rigardata tra la tuta mondo pere de kanalkunigo kaj de registritaj elsendejoj.

Sorĉita
televida serio
Originala titolo Bewitched
Originala lingvo angla lingvo
Muziko de
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 254
Elsendo
Elsendita 17 septembro 1964 – 25 marto 1972
Kronologio
Sekva serio Tabitha (TV series)
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Bewitched estis kreita de Sol Saks sub plenum-direktoro Harry Ackerman, kaj en ĝi stelulis ĉefe la aktorino Elizabeth Montgomery kiel Samantha Stephens; Dick York (1964–1969) kiel Darrin Stephens, ŝia edzo; Agnes Moorehead kiel Endora, la patrino de Samantha; David White kiel Larry Tate, la estro de Darrin; Irene Vernon (1964-1966) kaj poste Kasey Rogers (1966-1972) kiel Louise Tate, la edzino de Larry; Alice Pearce (1964-1966) kiel Gladys Kravitz; George Tobias (1964-1971) kiel ŝia edzo Abner Kravitz; kaj Erin Murphy (1966-1972) kiel Tabitha Stephens. Dick Sargent anstataŭis malsanan York dum la finaj tri sezonoj (1969–1972). En 1966, Sandra Gould ludis la rolon de Gladys Kravitz (1966-1971) kiam Alice Pearce mortis.

Unu el la plej popularaj bildoj de la serio estis la gestoj de la protagonistino movante la nazpinton por funkciigi la sorĉaĵojn.