Bibliometro estas servo je pruntodonado de libroj kiu ekiĝis en la metroo de Santiago de Ĉilio en 1996 kaj nuntempe funkcias en kvar metrooj en Ameriko (Santiago de Ĉilio kaj Medellín) kaj Hispanio ( Madrido kaj Valencio). Ĝi konsistas el biblioteko ĉe metrostacioj kie per abonado de membrokarto, la metropasaĝeroj pruntepetas librojn de la kolektaro. La prezo de la membrokarto varias laŭ la aĝoj (junuloj, plenkreskuloj, emeritoj).

Tipa kiosko de la Bibliometro. Metrostacio Canal, Madrido.

Bibliometro de Madrido redakti

Eksteraj ligiloj redakti