Linio 6 (metroo de Madrido)

La linio 6 estas la ununura cirkla linio de la metroo de Madrido, kaj ĝi vertebrigas la sistemon, faciligante la trairon inter la periferiaj lokoj kaj tiel evitas la radiecon se ĝi mankus. Ĝi konsistas el 28 stacioj kun kajoj el 115 metroj, ligitaj per 23,472 km da fervojoj en tunelo el larĝa kalibro. Ĝi permesas ŝanĝi trajnon dufoje al ĉiuj linioj de la reto (kaj eĉ tri en la linioj 3 kaj 4) krom la linioj 8 kaj 11, kiuj ekiĝas el la cirkla linio sed ne estas en ĝi, kaj de la periferiaj (kiaj la linio 12 kaj tiuj de la Leĝera Metroo).

Linio 6 - Metroo de Madrido

Stacio Guzmán el Bueno sur linio 6

Stacio Guzmán el Bueno sur linio 6
Superrigardo
Numero de linio 06
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto Metroo de Madrido
Historio
Malfermo 1979
Teknikaj trajtoj
Longo 23,5 km
Ŝpuro 1 445 mm
Stacioj de la fervojlinio
28 stacioj
vdr

Ĉar konstruita por la ŝanĝo de trajnoj kun multaj aliaj linioj kaj por trairi tutan centran zonon de la urbo, plena je deklivoj, estas unu el la unuaj linioj, kune kun la linio 5, kiu konstruiĝis je granda profundeco, por ke ĝi ne suferu grandajn niveldiferencojn en sia trairo. En ĝia trairo troviĝas kelkaj el la grandaj interŝanĝejoj konstruitaj dum la lastaj jaroj: Moncloa, Príncipe Pío, Plaza Elíptica kaj Avenida de América. Kaj la ligoj kun la trajna sistemo "Proksimaĵoj Madrido" (Cercanías) de Nuevos Ministerios, Laguna kaj Méndez Álvaro kiu estas ankaŭ la Aŭtobusa Suda Stacidomo de Madrido.

Stacioj redakti


Mapo redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti