Linio 4 (metroo de Madrido)
Linio 4 estas linio de la metroo de Madrido (Madrido, Hispanio) kun 23 stacioj. Origine malfermita en 1944, la stacio vastiĝis multfoje tra la jaroj kaj nun estas unu el la plej uzataj linioj en la metroo de Madrido.
Linio 4 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Canillas sur linio 4 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1944 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 16 km |
Ŝpuro | 1 445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
23 stacioj | |
En 1958, la linio funkciis kiel branĉa linio el Goya al Diego de León, kiu origine malfermiĝis la 17-an de septembro 1932. En la 1970-aj jaroj, la linio estis etendita en du stadiojn: el Diego de León al Alfonso XIII (1973) kaj el Alfonso XIII ĝis Esperanza (1979). La 1-an de aprilo 1998, la linio estis etendita el Esperanza ĝis Mar de Cristal, por provizi interŝanĝon kun la nova Linio 8. Post tiu jaro, la 15-an de decembro, la linio estis etendita al Parque de Santa María. La 11-an de aprilo 2007, etendaĵo de Parque de Santa María al Pinar de Chamartín malfermiĝis. Ĉe Pinar de Chamartín, interŝanĝo kun Linio 1 povas esti farita kaj ekde printempo 2007 interŝanĝo kun Malpeza Metroo (ML1) ankaŭ haveblas. Ĉe Pinar de Chamartín, insula platformo estas uzita por foriroj, kaj flanka platformo por alvenoj. Linio 4 uzis kvar-aŭtajn trajnojn de klaso 3400 ekde 2007.
Stacioj
redakti- Argüelles
- San Bernardo (Sankta Bernardo)
- Bilbao (Bilbao)
- Alonso Martínez
- Colón (Kolumbo)
- Serrano
- Velázquez
- Goya (Goya)
- Lista
- Diego de León (Diego de Leono)
- Avenida de América (Avenuo de Ameriko)
- Prosperidad (Prospereco)
- Alfonso XIII (Alfonso la 13-a)
- Avenida de la Paz (Avenuo de la Paco)
- Arturo Soria
- Esperanza (Espero)
- Canillas (Kaniljo)
- Mar de Cristal (Kristalmaro, Maro de Kristalo)
- San Lorenzo (Sankta Laŭrenco)
- Parque de Santa María (Parko de Sankta Maria)
- Hortaleza (Hortalezo)
- Manoteras (Manotero)
- Pinar de Chamartín (Ĉamartin-Pinaro)