Linio 2 (metroo de Madrido)
La linio 2 de la Metroo de Madrido trairas la urbocentron inter la stacidomoj de Las Rosas kaj Cuatro Caminos, kun entute 20 stacioj (la sekcio Cuatro Caminos-La Elipa kun 60 metroj kaj La Almudena-Las Rosas kun platformoj el 90 metroj), kunigitaj per 14,1 km da trako en mallarĝa tunelo. Kvankam ĝi estas inter la plej malnovaj kaj plej mallongaj en la sistemo, ĝi spertis malsamajn etendaĵojn dum la jaroj.
Linio 2 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio La Elipa sur linio 2 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1924 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 14,1 km |
Ŝpuro | 1 445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
20 stacioj | |
La linio estis alinomita Linio 2 Vodafone en septembro 2013 post aĉetado de la telefona kompanio Vodafone la rajtojn pri nomumo de la linio kaj la stacio Vodafone Sol kiel reklama strategio, kiu estis disvolvita tri jarojn poste pere de granda diskutado fare de la civitanoj. La sponsorado finiĝis la 1-an de junio 2016.
Stacioj
redakti- Las Rosas (La rozoj)
- Avenida de Guadalajara (Avenuo de Gvadalaĥaro)
- Alsacia (Alzaco)
- La Almudena (La Almudeno)
- La Elipa (Elipo)
- Ventas (Vendoj, Gastejoj)
- Manuel Becerra (Manuel Becerra)
- Goya (Goya)
- Príncipe de Vergara (Princo de Vergaro)
- Retiro (Retiriĝo)
- Banco de España (Banko de Hispanio)
- Sevilla (Seviljo)
- Sol (Suno)
- Ópera (Operejo)
- Santo Domingo (Sankta Dominiko)
- Noviciado (Novicado)
- San Bernardo (Sankta Bernardo)
- Quevedo (Quevedo)
- Canal (Kanalo)
- Cuatro Caminos (Vojkruciĝo)