La Banko de Hispanio (hispane: Banco de España), estas la nacia centra banko de Hispanio. Establita en Madrido en 1782 fare de Karlo la 3-a, hodiaŭ la banko estas membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Lia reganto estas Pablo Hernández de Cos ekde junio 2018.

Banko de Hispanio
centra bankoorganizaĵo vd
Dum 2-a de junio 1782 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Bank of San Fernando
Sekvanto Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj
Fondintoj Karlo la 3-a vd
Ĉefestro(j) Pablo Hernández de Cos vd
Sidejo Konstruaĵo Banko de Hispanio
Lando Hispanio
Posedata de Hispanio vd
Posedataj kompanioj Bank of Spain building in Almería • Bank of Spain building in Salamanca • Bank of Spain building in Zaragoza • Konstruaĵo Banko de Hispanio vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Ĉefsidejo de la Banko de Hispanio (Madrido), konstruita el 1884 al 1891.

Originale nomita en la 18-a jarcento, "Banco Nacional de San Carlos" (Nacia Banko de Sankta Karlo), ĝia unua direktoro estis franca bankisto François Cabarrus, konata en Hispanio kiel Francisco Cabarrús. En 1946 post la Hispana Enlanda Milito, la registaro de Franco metis la bankon sub streĉita kontrolo. Ĝi estis formale naciigita en 1962. Sekvante la restarigon de demokratio en la 1970-aj jaroj, la banko komencis serion de transformoj kaj modernigoj kiuj daŭras ĝis hodiaŭ.

Per la eniro de Hispanio en la Ekonomian kaj Monan Union de la Eŭropa Unio en 1994, la Banko de Hispanio iĝis membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.

Vidu ankaŭ redakti